Nemo Mettler
svisa kantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Nemo METTLER (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1999 en Biel/Bienne), pli bone konata kiel Nemo, estas svisa repisto kaj kantisto, kiu ludas violonon, pianon kaj drumon.[1] Nemo reprezentis Svislandon kaj venkis la Eŭrovizian Kantokonkurson 2024 per la kanto "The Code".[2][3] Ri loĝas en Berlino. Pri sia kanto, Nemo deklaris: "Mi volas rompi kelkajn kodojn"[4]. La kanto referencas al duuma kodo, kiu rilatas al la klasifiko de genra duumismo.
Okaze de polemiko en novembro kaj decembro 2025 pri la partopreno de Israelo en Eŭrovido, dum oni blokis la partoprenon de Rusio pro similaj aferoj kaj ne tiom da procentoj de okupaciitaj teritorioj nek de civilaj mortintoj, Nemo anoncis pere de sociaj retoj sian intencon redoni al la organizantoj la ricevintan trofeon kiel montro de malakcepto de la maljusta decido de la organizantoj pluteni la partoprenon de genocida ŝtato.[5]
Remove ads
Persona vivo
En novembro 2023, Nemo elŝrankiĝis kiel neduuma en artikolo de SonntagsZeitung. En la artikolo Nemo esprimas preferi esti referencata per sia persona nomo anstataŭ pronomoj en la germana[6], kaj per they/them en la angla.[7][8]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
