Neniuseksemo

seksa orientiĝo kun manko de seksa altiro al iu ajn genro From Wikipedia, the free encyclopedia

Neniuseksemo
Remove ads

Neniuseksemo[1], neniseksemo, aseksemo[1]senseksemo[2], estas seksa orientiĝo de iu, kiu spertas malmulte aŭ neniom da seksuma deziro por aliaj homoj[3],[4]. Ĝi ankaŭ estas difinita kiel neemo al seksumado[5],[6] aŭ kiel manko de seksa orientiĝo[7]. Studo de Anthony Bogaert taksas ke ĉirkaŭ 1% de la brita loĝantaro estus senseksemuloj[8],[9].

Thumb
La flago de neniuseksema fiero

Senseksemo malsamas al fraŭlecoabstinado, kiuj ne rilatas al seksa orientiĝo kaj povas ŝanĝiĝi tra ies vivo, male al seksa orientiĝo kiu plejofte restas same tra ies tuta vivo[10]. Krome senseksemulo ja povas seksumi, ekzemple por kontentigi sian partneron aŭ havi infanon[5].

Senseksemo estis unue oficiale agnoskita kiel seksa orientiĝo dum la prelego pri homaj rajtoj de la Worldpride en Madrido la 28-an de junio 2017[11]. Pli kaj pli da studoj pri ĝi estas faritaj de la 2000-aj jaroj[12],[5],[13],[14], iuj asertas ke ĝi ne estas seksa orientiĝo[13].

Senseksemo ne estu komprenita kiel manko da emo pariĝi, iuj senseksemuloj ja pariĝas aŭ deziras pariĝi, kaj povas sperti romantikan amon[15],[16]. Ĝenerale, oni ne konfuziĝu inter seksa orientiĝo kaj ama orientiĝo.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads