Nepala lingvo

hind-arja lingvo parolata en Nepalo From Wikipedia, the free encyclopedia

Nepala lingvo
Remove ads

La nepala lingvo (नेपाली (nepālī)) estas lingvo de la hindirana lingvaro parolata en Nepalo, Barato, kaj Butano. Ĝi estas la oficiala lingvo de Nepalo. Oni skribas la nepalan per la skribsistemo devanāgarī.

Thumb
Rapidaj faktoj hindarja lingvaro • norda hindarja lingvaro • Eastern Pahari, Oficiala statuso ...
Nepālī

La esperanta vorto Nepala lingvo povas aludi al la nevara lingvo, oficiale konata en Nepalo kiel नेपाल भाषा (Nepāl bhāsā) respektive "nepalbasa" lingvo, la originala lingvo de Katmanduo, aŭ al la nacia lingvo de Nepalo.

Historie, la loknomo "Nepalo" havis du sencojn: oni nomis per la vorto "Nepalo" kaj la Katmanduan Valon, kaj la nacion kiun unuigis en la jaro 1768 la reĝo Prithvi Narājan Ŝāha. En la Valo, la plej parolata lingvo estis la tibetobirma lingvo de la nevaroj. Prithvi Narājan venis de Gorkha (100 km nordokcidente de Katmando) kaj kunportis sian denaskan hindeǔropan lingvon, kiu iĝis nacia lingvo.

Tiu duobla senco ankoraŭ vivas eĉ hodiaŭ. En la nepala nacia lingvo, oni nomas la tibetobirman Katmanduan lingvon Newah Bhaaye aŭ Nepalo basa kiu signifas Nepalo-lingvo (नेपाल भाषा) kaj la hindeǔropan nacian lingvon nepala lingvo (नेपाली भाषा).

Remove ads

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/03, paĝo 11: La nepalia verkita de Bradley Kendal.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads