Neustadt an der Waldnaab

komunumo en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Neustadt an der Waldnaab
Remove ads

Neustadt an der Waldnaab (oficiale Neustadt a.d.Waldnaab) estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Neustadt an der Waldnaab kaj en la distriktaro Supra Palatinato de la federacia lando Bavario, norde de la eksterdistrikta urbo Weiden en Supra Palatinato, kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Urbo kaj distrikto estas parto de la historia regiono kaj nuna administra distriktaro Supra Palatinato. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 6057 loĝantojn.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.
Thumb
Rapidaj faktoj urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio, Administrado ...

Samtempe la urbo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Neustadt an der Waldnaab - administra ligo de la najbaraj urba komunumo Parkstein kaj neurbaj komunumoj Kirchendemenreuth, Püchersreuth, Störnstein kaj Theisseil (la urbo Neustadt estas la administra centro de la komunumaro, sed mem ne apartenas al ĝi) por komuna plenumo de pluraj centraj servoj.

Remove ads

Geografio

La urbo situas en la naturparko Nördlicher Oberpfälzer Wald, ĉe la enfluejo de la rivero Floß al rivero Waldnaab. La historia centro de la urbo situas sur gnejsaj rokoj inter la du riveroj.

Thumb
nova kastelo
Thumb
la centra urboplaco
Thumb
malnova kastelo
Thumb
la rivero Waldnaab apud la urbo
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads