Newcastle-upon-Tyne
urbo en norda Anglio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Newcastle-upon-Tyne [NJUkesl aPON tajn], [ˈnjuːˌkæsəl əˈpɒn taɪn], ofte mallongigita kiel Newcastle (esperante: Novkastelo aŭ Novkastelo-sur-Tajn), estas urbo en nordorienta Anglio, ne malproksime for de la limo kun Skotlando. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 300 196 loĝantoj sur areo de 114 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 633 loĝantoj/km². Tiel, ĝi estas unu de la ĉefaj urboj (kaj la 12-a plej granda) de Britio. La situo de la urbo estis fondita de Hadriano. Ĝi lokas ĉe koordinatoj: 54° 59′ N, 1° 35′ U (mapo)54.983333333333-1.5833333333333 .
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Eŭropo. Por urbo Newcastle en Aŭstralio rigardu la paĝon Novkastelo. |



Remove ads
Sporto
Newcastle United F.C. (en Esperanto: Unuiĝinta futbalklubo de Newcastle) estas angla futbalklubo de Newcastle-upon-Tyne. La klubo ludas en la F.A. Supra Ligo, la plej alta futballigo de Anglio, de 2010, kiam ĝi revenis el la Supra Ligo de la FA Ĉampioneco, la dua ligo de angla futbalo.
Esperanto en Newcastle
Tie Wiliiam Francis Lawrence estis helpadministranto de fervojaj varstacioj. Fama esperantisto de Newcastle-upon-Tyne estas Richard Lishman.
Ĝemelurboj
Nancio en Francio
Gelsenkirchen en Germanio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo Arkivigite je 2016-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads