Nginx
retservilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Nginx estas TTT-servilo kun forta fokuso al alta konkurenco, rendimento kaj malalta memor-uzado. Ĝi povas ankaŭ agi kiel inversa prokurilo por HTTP, HTTPS, SMTP, POP3 kaj IMAP protokoloj, tiel kiel ŝarĝ-balancado kaj HTTP-kaŝmemoro.
Kreita de Igor Sisojev (ruse Игорь Сысоев) en 2002, Nginx funkcias per Unikso, Linux, BSD variaĵoj, Mac OS X, Solaris, AIX, HP-UX, kaj Microsoft Windows. Distribuita laŭ la kondiĉoj de permesiloj de BSD, Nginx estas senpaga kaj libera programaro.
Remove ads
Instalo en Vindoza komputilo (Windows 10)
Postuloj:
- "Skype" estu forigita el la komputilo.
- Servo "W3SVC" estu haltigita (net stop W3SVC) por liberigi pordon 80
Versio 1.13.4
Instalo:
- Elŝutu nginx/Windows-1.13.4
- Malpaku ngink-1.13.4.zip en dosieron c:\ngink-1.13.4
- Redaktu c:\ngink-1.13.4\conf\nginx.conf (root c:/Retejo -ekzemple-)
- Startigu en c:\ngink-1.13.4 per 'nginx.exe'
- Zorgu ke "nginx" povu trapasi la fajroŝirmilon
Kontrolo:
- Tajpu la adreson http://localhost en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
- Tajpu la adreson http://127.0.0.1 aŭ http://0.0.0.0 en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
- Tajpu la nomon de via propra komputilo en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
- Tajpu la IP-adreson de via propra komputilo en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla, kiam la komputilo estas konektita al Interreto
Remove ads
Instalo en Linuksa komputilo (Ubuntu 22.04 LTS)
Versio 1.18.0
Instalo:
- Malfermu konzolon per Ctrl-Alt-T
- Tajpu sudo apt-get update
- Tajpu sudo apt-get install nginx
- nginx jam estas preta funkcii
- Se necese redaktu (Ctrl-Alt-T sudo gedit) /etc/nginx/sites-available/default
- La defaŭlta dosierujo estas /var/www/html
Kontrolo:
- Same kiel por Windows
- Oni krome zorgu, ke fajroŝirmilo ne malebligu aliron al la retejo. Laŭnecese, oni tajpu "sudo ufw disable" en konzolo.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads