Nitobe Inazo
japana edukisto, Vic-Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj (1862-1933) From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
NITOBE Inazo, japane 新渡戸 稲造 [Nitobe Inazoo (aŭ Nitobe Inazō)] (naskiĝis la 1-an de septembro 1862 en Morioka (盛岡市) (gubernio Iŭate)(岩手県) - mortis la 15-an de oktobro 1933), estis japana diplomato kaj verkisto. Li studis agronomian politikon kaj ekonomion en Anglio kaj Germanio. Li estis profesoro en Universitatoj de Kioto kaj Tokio, doktoro de agrikulturo, edukisto, politikisto, diplomato, vic-ĝenerala sekretario de Ligo de Nacioj.
En 1883 li vojaĝis al Usono por studi. En 1920 li iĝis la Ĝenerala Vic-Sekretario de la Ligo de Nacioj.
Remove ads
Esperanto en la Ligo de Nacioj
Li mem partoprenis la 13-an UK 1921 en Prago kiel oficiala delegito de la Ligo de Nacioj kaj verkis pri siaj spertoj tre favoran raporton, en kiu li nomis la internacian lingvon "motoro de internacia demokratio". Lia raporto al la Ĝenerala Asembleo de la Ligo estis la unua objektiva raporto pri Esperanto de altranga oficiala reprezentanto de interregistara organizo. [1] Kvankam la propono por la Ligo akcepti Esperanton kiel ĝian laborlingvon estis akceptita de dek delegitoj, la franca delegito uzis sian vetoan rajton por bloki la aferon. [2] En la postaj diskutoj en la Ligo de Nacioj li ĉiam estis fervora simpatianto de Esperanto.
Remove ads
Verkaro

Nitobe estis fekunda verkisto. Li publikigis multajn fakstudojn kaj ankaŭ librojn por ĝeneralaj legantoj. Li ankaŭ kontribuis centojn da artikoloj al popularaj revuoj kaj ĵurnaloj.
Nitobe tamen estas eble plej fama en la okcidento pro sia verko Bushido: The Soul of Japan (Buŝido: La animo de Japanio) (1900), fama verko pri Buŝido, la esenco de la japana kulturo. En tiu verko li intencis prezenti al Okcidentanoj la japanan kulturon. Tiu estis inter la unuaj ĉefaj verkoj pri samurajaj etiko kaj japana kulturo verkitaj originale en la angla por okcidentaj legantoj (La libro poste estis tradukita al la japana kaj multaj aliaj lingvoj). [3] Laŭ tiu libro Buŝido estas neskribita fiksita kodekso de virtoj kaj militarto. Eble la plej proksima okcidenta termino estas kavalireco. Tiu termino, en Japanio unuafoje aperis dum la 17-a jarcento, kiu aparte dankas sian popularecon kaj konatecon ekster Japanio al tiu ĉi verko.

Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
