Noblejas
municipo en la provinco Toledo de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Noblejas estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Noblejas (stacidomo). |


Remove ads
Toponimio
La termino "Noblejas" povus deveni de la unua forma dokumenta, nome Nablelas, kvankam plej evidente devena el toponimo Nobles (Nobeloj).[1] Laŭ alia teorio ĝi devenus de vorto kelta aŭ keltibera, NO-BRIGA kiu signifus 'sur monteto'. Tion apogas la situo de la municipa domaro sur deklivo de monteto de la municipo, kaj la restoj de antikvaj kastroj de olkadoj kiuj troviĝis ĉirkaŭe.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Noblejano. La censita populacio en 2011 estis de 3.617 loĝantoj kaj la denseco estas de 51,67 loĝ/km².
Situo
Noblejas estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 735 m; je 58 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 70 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′39″ N 3°26′20″ Ok.
Geografio

La municipo troviĝas situanta sur deklivo al Oriento.[2] Ĝi apartenas al la komarko Mesa de Ocaña kaj limas kun la municipaj teritorioj de Colmenar de Oreja norde en la provinco Madrido kaj Villarrubia de Santiago oriente, Villatobas sude, Ocaña sudoriente kaj kun la teritorio de Oreja, apartenanta al Ontígola, okcidente, en la provinco Toledo.
Norde kaj lime kun Colmenar de Oreja, fluas la rivero Taĵo, al kiu enfluas la rojoj Valdevillarrubia, kiu formas same la limon kun Villarrubia de Santiago, Carril kaj Fuente del Berralo.
Remove ads
Historio

Ŝajne ĝi fondiĝis en 714, kvankam ne ekzistas dokumentoj atestantaj.[3] Post la konkero de la kastelo de Oreja fare de Alfonso la 7-a, oni reloĝigis la zonon, kaj oni menciis en 1139 na Noblejas kiel setlejo apartenanta al la jurisdikcio de Aurelia, la aktuala Oreja: «Terminos preterea castello aurelie tales haberes concedo: uidilicet ab eo loco ubi saramba descendit in tago usque ad fonticulam et inde ad ocaniolam. Inde vero ad ocaniam maiorem et inde ad nobleas».[4] En 1193, kaj laŭ Hernández,[5] kiam en la testamento de Sancha Núñez de Lara oni mencias la domaron de nobles, oni celas na Noblejas: «... in aldea de nobles...».[6]
En 1209 aperas denove kiel nobles en dokumento de Alfonso la 8-a kie oni donis al Alfonso Téllez la vilaĝon de Montalbán:«... et inde comodo uertunt illas aquas ad Dos Barrios et ad illa fonte del canno et ad Nobles,...».[7] En 1214 donis la urbo Toledo al la Ordeno de Santiago la dekonojn (impostoj) de Noblejas kaj en 1244 figuris jam kiel loĝata setlejo.
Post la kreo de la Graflando de Noblejas, en 1689 pasis al Francisco Antonio de Herrera de la Concha, kiu konstruigis sian palacon ĉe la placo de la vilaĝo.[3] La vilaĝo iĝis senjorlando de la duklando kiu posrtis ties nomon.
Dum la Milito de Hispana Sendependigo, oktobre de 1809, kampadejis en Noblejas la 7º kaj 9º Regimentoj de la Pola Divizio.
Meze de la 19a jarcento estis 250 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 16.747 "reales" el kiuj 3.300 estis por pago al la sekretario.[2]
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Noblejas super 3,200 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Noblejas kie oni falis al sub 3,000.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis fakte ekde 1983 la sama, nome Agustín Jiménez Crespo, de la socialisma partio PSOE, kiu venkis jam ok fojojn sinsekve.
Remove ads
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Historie ĝi estis vilaĝo fundamente agrikultura. Dum la 19a jarcento oni produktis «tritikon, hordeon, anizon, pizojn oleon kaj vinon»,[2] kaj estis ankaŭ bredado de ŝafoj, kaproj kaj muloj. La industrio temis nur pri prilaborado de esparto, tri muelejoj de oleo kaj unu de faruno, same kiel al transporto de vino kaj brando.
En la aktualo la agrikulturo reprezentas nur la 3,7 % de la totalo de entreprenoj setlintaj en la municipo, dum la hegemonia sektoro en tiu de servoj kun 53,7 %, sekve de tiuj de la konstruado kaj de la industrio, kun 22,1 % kaj 20,6 % respektive.[8]
Remove ads
Monumentoj
- Ermitejo de María Magdalena: konstruita en la 18a jarcento en stilo baroko. Havas rektangulan planon kun absido poligona kaj turo trikorpaj el ŝtono kaj pli da briko en la tria.
- Ermitejo de Sankta Isidro Labrador: de moderna konstruo, kalkita en blanko kun plinto el ŝtono. Estas de plano rektangula kaj absido ebena kun niĉo, kaj enirejo kun portiko super la kornico.
- Preĝejo de Santiago Apostolo: de la 17a jarcento, de stilo herera kaj novklasika.
Remove ads
Festoj
- Aprilo, ĵaŭdo meze de Karesmo: Kamparfesto.
- 3-a de majo: Kristo de la Vundoj.
- 22-a de julio: Sankta Maria Magdalena.
Notoj
Vidu ankaŭ
Bibliografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



