Nord-Oseta ASSR

From Wikipedia, the free encyclopedia

Nord-Oseta ASSR
Remove ads

La Nord-Oseta Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, mallonge Nord-Oseta ASSR (osete Цӕгат Иристоны Автономон Советон Социалистон Республикӕ; ruse Северо-Осетинская Автономная Советская Социалистическая Республика) estis parto de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko apartenanta al Sovetunio. Ĝia ĉefurbo estis Vladikavkazo, kiu de 1931 ĝis 1944 kaj de 1954 ĝis 1990 nomiĝis Orĝonikidze (ruse Орджоникидзе), memore al la kartvela bolŝeviko Sergo Ordĵonikidze (kartvele გრიგოლ (სერგო) ორჯონიკიძე, Grigol (Sergo) Ordĵonikidze), kaj inter 1944 kaj 1954 nomiĝis Dzauĝikau (ruse Дзауджикау), laŭ la oseta nomo de la loko.

Rapidaj faktoj aŭtonoma respubliko de Sovetio ...

La 7-an de junio 1924 ene de la Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko ekestis "Nord-Oseta aŭtonoma provinco", kiu la 5-an de decembro 1936 ricevis la nomon "Nord-Oseta Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko" (ASSR). Je la 20-a de julio 1990, la tria sesio de la Supera Soveto de la Nord-Oseta ASSR ŝanĝis la nomon al "Nord-Oseta Soveta Socialisma Respubliko" (SSR), parto de la RSFSR.[1] Post la disfalo de Sovetunio en 1991, la regiono konservis sian statuson kiel respubliko ene de la Rusia Federacio kaj nun nomiĝas Nord-Osetio-Alanio.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads