Nov-Skotio

provinco de Kanado From Wikipedia, the free encyclopedia

Nov-Skotio
Remove ads

Nov-Skotio (angle Nova Scotia [ˌnoʊ.və ˈskoʊ.ʃə], france Nouvelle-Écosse [nu.vɛ.l‿e.kɔs], skotgaele Alba Nuadh) estas ĉe-mara provinco de Kanado. Norde estas la Golfo Sankt-Laŭrenco kaj la Insulo de Princo Eduardo, kaj sude la Atlantiko. Okcidente estas Nov-Brunsviko kaj la Golfo de Fundy. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 969 383 loĝantoj sur areo de 55 283 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km².

Thumb
Rapidaj faktoj Akvejo, Koordinatoj ...

La nuna ĉefministro de Brita Kolumbio ekde la 31-a de aŭgusto 2021 estas Tim Houston. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Mike Savage.

William Alexander, 1-a grafo de Stirling, nomis la provincon por Skotlando, sia patrujo, en 1621. Nov-Skotio aliĝis al la Kanada Konfederacio je la 1-a de julio, 1867 kaj estas unu el la kvar originaj provincoj.

Remove ads

Historio

En 1605, la franca esploristo Champlain, kaj De Monts, fondis Port Royal en Akadio, la franca nomo por la maraj provincoj. Laŭ la traktado de Utrecht, 1713, la francoj perdis Nov-Skotion, krom la Insulo de Breton-Kabo kaj la Insulo Saint Jean (Insulo de Princo Eduardo). La francoj konstruis fortikaĵon Luisburgon por gardi la Golfon Sankt-Laŭrencon por la francoj. La Franc-Brita Indiana Milito (1754–1763) estis luktata ĉefe laŭlonge de la landlimoj inter la kolonioj de Nova Francio kaj la Britaj kolonioj, el Virginio sude al Nov-Skotio norde. La francoj perdis la fortikaĵon post la Sepjara milito (1756-1763). Multaj akadianoj fuĝis al Luiziano, kaj la posteuloj en Usono nomiĝas hodiaŭ "cajuns". Nuntempe estas nur 35.000 homoj, kiuj parolas la francan kiel gepatran lingvon en Nov-Skotio.[mankas fonto]

Esperanto-movado en Nov-Skotio

En Nov-Skotio estas esperantista grupo je la nomo Esperanto Nov-Skotio[1], kiu eldonis esperantan gazeton nome de Inter Ni. La Libraro Ludovika estis en Halifakso ĝis 2008, kiam oni movigis ĝin al Montrealon[2].

Lokaj esperantistoj

Remove ads

Geografio

Thumb
Satelita foto de Nov-Skotio

La ĉef-tero de Nov-Skotio estas duoninsulo, ligita al la kontinento de Nordameriko per la Istmo de Chignecto kaj ĉirkaŭata de la Atlantika Oceano. Insulo de Breton-Kabo, granda insulo nord-oriente de la nov-skotia duoninsulo, ankaŭ estas parto de la provinco, same kiel Zibela Insulo, insuleto fama pro ŝip-pereoj kiu troviĝas 175 km-ojn de la suda marbordo de Nov-Skotio. Nov-Skotio estas la due plej malgranda provinco de Kanado (nur Insulo de Princo Eduardo estas malpli granda), kaj estas neniu loko en Nov-Skotio pli ol 56 km-ojn for de la maro.

Geografiaj elementoj

Plej grandaj kantonoj de Nov-Skotio

Pliaj informoj kantono, loĝantaro ...

Mapo

Thumb

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads