Obsedo (Karolo Piĉ)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Obsedo (Karolo Piĉ)
Remove ads

Obsedo estas libro de poezio de Karolo Piĉ, eldonita de Artur E. Iltis en Saarbrücken, 1984.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Thumb
Kovrilpaĝo
Thumb
Ĉiu paĝo kaj poeziaĵo de la verko aperas tiele ornamita

Enhavo

La poemaro konsistas el 114 mallongaj poeziaĵoj de naŭsilabaj versoj.

Laŭ la fina postparolo de la aŭtoro mem, oni agnoskas la paralelecon aŭ komplementecon de tiu verko al la romano La Litomiŝla Tombejo. Ĉio okazas same en la ĉeĥa urbo Litomiŝl, kaj la sinsekvo de la poeziaĵoj laŭiras la jarsezonojn nome vintro (26 pecoj), printempo (34), somero (26) kaj aŭtuno (28). Evidentiĝas pli da atento al la plej inspirigaj sezonoj nome printempo kaj duarange aŭtune. La literatura tradicio respegulas en senhomaj urbaj panoramoj de stratetoj, placoj kaj arkadoj, kie resonas kalkanumoj de virinoj aŭ kie videblas lumetoj ĉu de lanternoj ĉu el fenestroj. La sezonoj montras sian plej arketipan karakteron frosto, neĝo, pluvo ktp.

La titolo aludas al la obsedoj aŭ, alimaniere dirite, ripetemo de samaj temoj aŭ motivoj: nome la urbo, la lumoj, la pluvo, la deziro al virinoj, obsede kun du pintaj mamoj, aŭ eĉ al junulinoj, kies jupojn levas la vento ktp. La aŭtoro mem rekonas tiun ripetemon en la postparolo. Tiu klasikemo kontrastas kun la lingva aliro al propra lingvaĵo esperantoreformema, kiu estas defendita per 18-paĝa klarigaro dum la postparolo mem havas nur 3 paĝojn. Tia reformemo ne temas nur pri simplaj neologismoj (ankaŭ) sed ankaŭ pri afiksoj, prepozicioj kaj aliaj gramatikaĵoj.

Remove ads

Fonto

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads