Observatorio de Siding Spring

From Wikipedia, the free encyclopedia

Observatorio de Siding Springmap
Remove ads

La Observatorio de Siding Spring (angle Siding Spring Observatory) estas astronomia observatorio establita en 1964 sur la Monto Siding Spring (1165 m super marnivelo) en la Nacia Parko de Warrumbungle, apud Coonabarabran (Novsudkimrio, Aŭstralio).

Rapidaj faktoj Lando, Ŝtato ...

Ĝi dependas de la "Research School of Astronomy & Astrophysics" (Lernejo de esploro pri astronomio kaj astrofiziko) de la Aŭstralia Nacia Universitato (ANU) ; ĝia MPC kodo estas 413[1].

Ĝi entenas 12 teleskopojn, inter kiuj la Anglan-Aŭstralian Teleskopon kaj diversajn instrumentojn apartenantajn al la ANU, la Universitato de Novsudkimrio, k. a.

Remove ads

Historio

La origina Observatorio de Monto Stromlo estis instalita en 1924 sur la Monto Stromlo (apud Kanbero). En la 1950-aj jaroj, tiu observatorio suferis ĝenon pro la luma poluo de la urbo Kanbero. La Monto Siding Spring, kies ĉielo estas sennuba kaj nokte malluma, estis elektita en 1962 de la ANU por akcepti la instrumentojn de la observatorio de Monto Stromlo. En la mezo de la 1960-aj jaroj, la ANU instalis tri teleskopojn kaj instalaĵojn de servo, kiel ŝoseoj, loĝejo por la personaro, provizado de akvo kaj elektro. En 1984, la ĉef-ministro Bob Hawke inaŭguris la plej grandan teleskopon de la ANU, malmultekostan ennovaĵon de 2,3 metroj de diametro.

Sendepende, la brita kaj aŭstrala registaroj negocis de la 1950-aj jaroj pri la konstruo de tre granda teleskopo. Kiam la negociadoj sukcesis en 1965, la baza ekipaĵo de la observatorio de Siding Spring estis jam preta por akcepti la Anglan-Aŭstralian Teleskopon (AAT) de 4 metroj de diametro.

Dum la konstruado de AAT komence de la 1970-aj jaroj, la brita Science and Engineering Research Council konstruigis ankaŭ la UK Schmidt-Teleskopon situantan je 1 km nord-oriente de la kupolo de la AAT. La granda kampa angulo, propraĵo de la Schmidt-teleskopoj, suplementas la mallarĝan kampon de la AAT : interesantaj objektoj malkovritaj per la Schmidt-teleskopo estas poste detale ekzamenataj per la pli potenca instrumento. En 1987, la UK Schmidt-Teleskopo estis kuplita kun la Angla-Aŭstralia Teleskopo.

Siding Spring gastigas ankaŭ koreajn teleskopojn, la teleskopojn de la Tutmonda Teleskopa Reta Observatorio de Las Cumbres, kaj de la Aŭstralia Nacia Universitato. Inter 1980 kaj 1990, instalaĵo de sekvo de la artefaritaj satelitoj de la Royal Greenwich Observatory tie funkciis.

La observatorio de Siding Spring partoprenas al la projekto Siding Spring Survey (Enketo de Siding Spring) organizita kunlabore de la Aŭstralia Nacia Universitato kaj de la Universitato de Arizono.

Remove ads

Teleskopoj de Siding Spring

  • Mastrumita de la Aŭstralia Astronomia Observatorio :
● la Angla-Aŭstralia Teleskopo de 3,9 m de diametro
● la UK Schmidt-Teleskopo de 1,2 m
  • Mastrumita de la Tutmonda Teleskopa Reta Observatorio de Las Cumbres :
● la Faulkes Telescope South de 2 m
● la teleskopo SkyMapper de 1,3 m
● la "Advanced Technology Telescope" de 2,3 m
● la Upsala Suda Schmidt-Teleskopo (Uppsala Southern Schmidt Telescope)[2] de 0,6 m (eksigita)
● la "Automated Patrol Telescope"[3](Aŭtomata Patrola Teleskopo) de 0,5 m
● "ROTSE IIIa", Robotic Optical Transit Search Experiment : Eksperimento de Robota Optika Serĉilo de Nedaŭraĵoj[4]
  • Mastrumita de la Korea Aŭsta Observatorio
● la korea teleskopo YSTAR.
Remove ads

Vizitoj

Por la publiko, estas malfermitaj : galerio por vizitantoj, loko por ekspozicioj, kafejo kaj vendejo de suveniroj. Ankaŭ la Angla-Aŭstralia Teleskopo estas malfermita ĉjutage de 9h30 al 15h30.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads