Offenbach
komunumo de Hesio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Offenbach - prononco [OFNbaĥ] - estas eksterdistrikta urbo borde de la rivero Majno, en la germana federacia lando Hesio. Ĝi apartenas al la distriktaro Darmstadt, la sudo de Hesio, havas 119 233 loĝantojn (stato marto 2006) kaj estas la kvina plej granda urbo de la federacia lando. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Ĝi estas industria, serva kaj foira centro. Plurfoje dum la jaro okazas internacia foiro de ledoproduktoj. La urbo Frankfurto ĉe Majno estas senpera najbaro, fakte la du urboj el la aero aspektas kvazaŭ unu (kaj havas la saman telefonan antaŭkodon +69, kvazaŭ temus pri nur unu urbo).
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Jacques Offenbach, Offenbach an der Queich kaj Offenbach-Hundheim. |
Remove ads
Famuloj
- Ellen Kositza, ĵurnalistino kaj publicistino
- Lili Schönemann
Partneraj urboj
Offenbach havas ĝemelajn rilatojn kun jenaj urboj:
Puteaux, Francio, ekde 1955
Esch-sur-Alzette, Luksemburgio, ekde 1956
Mödling, Aŭstrio, ekde 1956
Sint-Gillis/Saint-Gilles-les-Bruxelles, Belgio, ekde 1956
Tower Hamlets, regiono de Londono, Britio, ekde 1956
Zemun (Serbio), regiono de Beogrado, Serbio, ekde 1956
Velletri, Italio, ekde 1957
Kavagoe, Japanio, ekde 1983
Rivas, Nikaragvo, ekde 1988
Orjol, Rusio, ekde 1988
Kőszeg, Hungario, ekde 1995
Jangĝoŭ, Ĉinio, ekde 1997
Urboamikeco:
Nahariya, Israelo, ekde 1978
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Bildaro
- franca preĝejo kaj moderna turdomo
- palaco Büsing
- trabfaka domo en urboparto Bieber
- kastelo Rumpenheim
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


