Ogurja Ada

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ogurja Ada
Remove ads

Ogurja Ada (literumita ankaŭ kiel "Ogurga") estas la plej granda insulo kaj en Turkmenio kaj en la Kaspia Maro laŭ areo. La Ogurja Insulo estas ankaŭ amplekse konata per sia rusa nomo Ogurĉinskij Insulo (Ostrov Ogurĉinskij).

Rapidaj faktoj insulo ...
Thumb
19a-jarcento rusa mapo de Ogurĉinskij Insulo.

Ogurja estas neloĝata insulo kiu kuŝas ne tro for el la marbordo en sudoriento de la Kaspia Maro. Ĝi estas 17 km de la suda pinto de la Duoninsulo Ĉeleken.[1]

Ogurja Ada estas tre longa kaj mallarĝa. Ĝi etendiĝas el nordo al sudo, kun longo de 42 km kaj maksimuma larĝo de 1.5 km. Ĝi estas komponita de malaltaj sablodunoj, ĉefe kovrita per herbo kaj arbustoj. La norda pinto,[2] estas rompita en pli malgrandaj insuletoj pro la ondagado.[3]

La insulo ne havas permanentajn setlejojn pro manko de nesala akvo. Inter la 15a kaj la 17a jarcentoj, Ogurĉinskij estis rifuĝejo por piratoj kaj vojaĝistoj kaj, poste, estis leprejo.[4]

Administracie Ogurja Ada apartenas al la Provinco Balkan (Balkan Welaýaty) de Turkmenio.

Remove ads

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads