Okcidenta Sulaveso
provinco de Indonezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Okcidenta Sulaveso (indonezie Sulawesi Barat, enlande foje mallongigata "Sulbar") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 16 787 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2011 Okcidenta Sulaveso havis 1 158 651 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 73 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 5 distriktoj, 66 subdistriktoj kaj 564 vilaĝoj (do el neniu urbo). Administra centro estas la loĝloko Mamuju [MaMUĝu].

fiŝkaptistoj en Majene, la plej suda punkto de la provinco
La teritorio estis kreita nur en 2004 por dividi Sudan Sulaveson. La loĝloko Mamuju en 2011 havis nur 15 000 loĝantojn, kaj la resto de la provinco estas tute malurba. Certaj sociaj servoj kiel altlerneja studo aŭ iuj medicinaj servoj haveblas nur en pli grandaj urboj ekster la provinco, ekzemple en Makassar, la ĉefurbo de Suda Sulaveso.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads