Indonezia lingvo

norma vario de la malaja lingvo, oficiala en Indonezio From Wikipedia, the free encyclopedia

Indonezia lingvo
Remove ads

La indonezia lingvo (indonezie Bahasa Indonesia) estas aŭstronezia lingvo parolata plejparte en Indonezio, kie ĝi estas oficiala. Memnomiĝo estas Bahasa Indonesia. Ekster Indonezio oni ofte nomigas ĝin simple "Bahasa", tamen tio ne estas ĝusta, ĉar ties traduko estas simple "lingvo". Ĝi havas 17-30 milionojn da denaskaj parolantoj, kaj pli ol 140 milionoj parolas ĝin kiel duan lingvon. La indonezia lingvo fakte estas normigita formo de la malaja lingvo, al kiu ĝi ege similas. Se oni konsideras ambaŭ lingvojn kiel unu solan, oni povus konkludi ke temas pri unu el la plej parolataj lingvoj en la mondo. La Japana imperio, okupaciante Nederlandan Azion dum la Dua Mondmilito, favoris kreon de komuna azieca lingvo, anstataŭ la nederlanda lingvo, por indonezianoj. La ideologia komenco de la indonezia lingvo estis la tiel nomata Sumpah Pemuda (la "Ĵuro de la Junuloj") de la 28-an de oktobro 1928, fare de la partoprenantoj de la dua nacia Junularkongreso en Ĝakarto, en kiu tiu lingvo estis proklamita kiel la lingvo de estonta sendependa Indonezio.

Thumb
Rapidaj faktoj malaja lingvo, Lingvistika klasifiko ...
Thumb
la indonezia estas la oficiala lingvo de Indonezio, uzita en ĉiuj aspektoj, ekzemple en edukado. La "nacia ekzameno" Ujian Nasional estas skribata en la indonezia kaj havas la lingvon ankaŭ kiel unu el la ekzamenaj fakoj.

ISO-lingvokodo :

639-1 =id
639-3 =ind
Thumb
lumdiskego de la komputila magazino CHIP [ĉip] de decembro 2008 publikigis la tiaman staton de la indonezilingva vikipedio. Tiu vikipedia branĉo en 2012 havis pli ol 190 000 artikolojn kaj estas inter la 30 plej gravaj diverslingvaj vikipedioj.
Remove ads

Gramatiko

Skribo kaj ortografio

La indonezian lingvon oni skribas per latina skribo. En 1972 oni enkondukis novan oficialan ortografion. Ĉi tiu ortografio estas enkondukita samtempe en Malajzio kaj Indonezio kaj forigis la diferencojn inter la du ortografioj.

Ŝanĝoj:

Pliaj informoj Indonezie antaŭ 1972, Malajzie antaŭ 1972 ...

* En 1947 oni jam ŝanĝis oe per u

Vortfarado

En la vortfarado gravan rolon havas afiksigo: prefiksigo, sufiksigo kaj infiksigo. Krome, estas grava reduplikado (ripeto) de vortoj aŭ ties partoj. Ofte la vortoj havas kaj prefikson kaj sufikson.

La plej produktivaj prefiksoj

per- produktas transitivajn verbojn.

pe- (peng-, pem-, pen-, penj-) produktas substantivojn kun signifo de ilo aŭ aganto, havas diversajn formojn kiuj dependas de sekvanta vokalo aŭ konsonanto.

se- produktas konjunkciojn kaj adverbojn.

Ekzemploj.

besar (granda) — perbesar (grandigi), lukis (pentri) — pelukis (pentristo), lalu (estinta) — selalu (ĉiam), lama (tempo) — selama (dum).

La plej produktivaj sufiksoj

-an montras rezulton, objekton de agado, rimedon, ilon, similecon, kolektivan nocion.

-i, -kan produktas transitivajn verbojn.

Ekzemploj.

larang (malpermesi) — larangan (malpermeso), manis (dolĉa) — manisan (dolĉaĵoj, franĝaĵoj), mata (okulo) — matai (rigardi), satu (unu) — satukan (unuigi).

Prefikso + sufikso

ke…an signifas agon aŭ staton.

pe…an produktas verbajn substantivojn kiuj signifas proceson.

per…an simile proceso, ago, sed kreita de adjektivo.

Ekzemploj.

satu (unu) — kesatuan (unueco), pulau (insulo) — kepulauan (arkipelago), membatas (limigi) — pembatasan (limigo), dagang (negoci) — perdagangan (negoco), adab (civilizacio) — peradaban (civilizita)

Infiksoj

-em-, -el-, -er- produktas adjektivojn.

Ekzemploj.

guruh (tondro) — gemuruh (tondra)

Reduplikado

Reduplikado estas ripetado de intera vorto (simpla) aŭ de la unua silabo. Ekzistas reduplikado kun ŝanĝoj (ekzemple kiam ŝanĝiĝas unu vokalo) kaj kun aldono de afiksoj.

Ekzemploj.

mata (okulo) — mata-mata (spiono)

laki (edzo) — lelaki (viro)

rumah (domo) — rumah-rumahan (modelo de domo)

anak (infano) — kekanak-kanakan (en infana maniero)

abu (cindro) — abu-abu (griza)

barat (okcidento) — kebarat-baratan (en okcidenta maniero)

gunung (monto) — gunung-gemunung (monta lando)

Kunmetitaj vortoj

En la indonezia lingvo ekzistas kunmetitaj vortoj. La plej konataj: matahari ("okulo de tago") = suno, komparu la tekston Mata Hari, orangutan ("homo de arbaro") = orangutango.

Aliaj ekzemploj.

nenek moyang (antaŭuloj), de nenek = avo, avino, moyang = praavo, praavino.

air mata (larmoj), de air = akvo, mata = okulo.

tanah air (patrujo), de tanah = tero, air = akvo.

hari besar (feritago), de hari = tago, besar = granda.

Remove ads

Prononco

Pliaj informoj Litero, Nomo ...
Pliaj informoj Digrafo, Prononco ...
Remove ads

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/07, paĝo 16–17: Bahaso verkita de Bradley Kendal Tietti.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads