Oldenburgo
komunumo en Malsupra Saksio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Oldenburgo (germane Oldenburg, platdiĉe Ollnborg aŭ Ollenborg, saterfrise Ooldenbuurich) estas administre sendependa urbo en la federacia lando Malsupra Saksio en la nordokcidento de Germanio. Ĝi situas proksimume 45 kilometrojn okcidente de Bremen.
- Tiu-ĉi artikolo pritraktas la germanian urbon Oldenburg en la federacia lando Malsupra Saksio. Por la pli eta urbo Oldenburg en Ŝlesvig-Holstinio vidu la artikolon Oldenburg (Holstinio).

Remove ads
La universitata urbo kaj eksa rezidejo de la grafa, duka, grandduka kaj federacia lando Oldenburgio estas la kvara plej granda urbo de Malsupra Saksio: Pli grandas Hanovro, Brunsvigo kaj Osnabrück.

kastelo de Oldenburgo
La plej proksimaj grandaj urboj estas Bremen, proksimume 50 kilometrojn oriente, Osnabrück, proksimume 100 kilometrojn sude kaj Hamburg, proksimume 175 kilometrojn nordoriente de Oldenburgo. La nombro de urbaj loĝantoj dum la jaro 1945 pasis la limon de 100.000, kaj ekde tiam laŭ germaniaj kriterioj la komunumo estas "urbego". En 2005 la urbo estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
Remove ads
Geografio
Oldenburgo situas en ebenaĵo ambaŭflanke de la ŝipebla rivereto Hunte, 23 kilometrojn okcidente de la loko (ĉe komunumo Elsfleth) kie ĝi enfluas la riveron Weser kaj ŝipvoje 90 kilometrojn de la Norda Maro.

la urba teatro
Servoj
Famuloj
- Georg Kossenhaschen, entreprenisto
- Helene Lange, feministino kaj pedagogino
- Lajos Papp (komponisto), hungardevena komponisto mortis en Oldenburgo
- Otto Mencke
Partneraj urboj
Taastrup en Danio (ekde 1978)
Cholet en Francio (ekde 1985)
Groningen en Nederlando (ekde 1989)
Maĥaĉkala en Dagestano, Rusio (ekde 1989)
distrikto Rügen en Meklenburgio-Antaŭpomerio, Germanio (ekde 1990)
distrikto Mateh Aŝer en Israelo (ekde 1996)
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads