Om mani padme hum

budhisma mantro From Wikipedia, the free encyclopedia

Om mani padme hum
Remove ads

Oṃ maṇi padme hūm̐ (sanskrite ॐ मणि पद्मे हूँ, IPA: [õːː mɐɳɪ pɐdmeː ɦũː]) estas sessilaba budhisma mantro, la plej ofte uzita en tibeta budhismo[1]. Ĝi estas unue la mantro de ega kompato (Mahākarunā) de la bodisatvo Avalokiteŝvaro, pli konata de sia tibeta nomo Ĉenrezi, ĝia japana nomo estas Kannon, kaj fine ĉina, Guan Yin.

Thumb
La mantro en tibeta skribo

La plej malnova fonto de la mantro estas la mahajana sutro Kāraṇḍavyūha Sūtra[2].

Ĝi prononciĝas aom mani pèmé hŭng en tibeta lingvo aŭ, en sanskrito, aom mani padmé hŭm. Ĝia recito fariĝas kun la vizio de la mandalo de Avalokiteŝvaro, aŭ ĉiuj dioj kune. Ĉiu elemento de tiu reprezento, ornamo, rituala objekto estas simbolo. Tiel ĉiu el ĝiaj kvar brakoj reprezentas unu el la Kvar nemezureblaj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Kantita formo[rompita ligilo]

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads