OmegaT

From Wikipedia, the free encyclopedia

OmegaT
Remove ads

OmegaT® estas plurplatforma komputilizita tradukilo (kun tradukmemoro) funkcianta sub la Java-programlingvo,

Rapidaj faktoj libera programaro vd ...

Ĝi estas libera programaro disvolvita komence de 2000 fare de Keith Godfrey kaj nuntempe pluzorgata de sendependa skipo de tradukistoj kaj programistoj.

OmegaT estas relative facile ekmastrebla. Ĝi segmentas (kaj numeras) la tradukendan tekston.

Surekrane, OmegaT prezentiĝas tiel :

1 la redaktofenestro :

  • supre vidiĝas la tradukenda segmento.
  • meze oni skribu la tradukon de tiu segmento.
  • malsupre vidiĝas la tradukotaj segmentoj.

2 la kongrueca fenestro :

tie vidiĝas la eventuala(j) ekvivalento(j), kiujn OmegaT trovis en la kreita datenbanko. Tiu(j)n ekvivalento(j)n vi libervole povas elekti kaj ŝovi en la redaktofenestron.

3 la glosara fenestro :

tie vidiĝas la ekzaktaj ekvivalentoj, kiujn OmegaT trovis en la glosaroj.

Post instalado de OmegaT, vi unue kreu tradukprojekton. Poste lanĉu OmegaT kaj malfermu tiun tradukprojekton. En ĉi tiu aŭtomate kreiĝos aro da dosierujoj. En la dosierujon "Fonto", vi metu la tradukendan dokumenton (nur akcepteblas la formatoj *.txt, *.htm *.odb kaj *.sxw). La tradukita dokumento aŭtomate registriĝos en la dosierujon "Celo", konservante (principe) la originalan enpaĝigon.

Pluraj serĉeblecoj disponeblas : laŭsegmente, laŭvorte (fontlingvo kaj cellingvo).

Remove ads

OmegaT en la Eŭropa Komisiono

La Direktorejo-Ĝenerala por Tradukado de la Eŭropa Komisiono (DGT) uzas la programon kiel alternativa komputilizita tradukilo apud la ĉefa komerca komputilizita tradukilo. DGT uzas specon de OmegaT (DGT-OmegaT) kun adaptitaj/plibonigitaj/novaj karakteristikoj kiuj estas adaptitaj al DGT-specifaj postuloj i.a. por aŭtomatigi la kreadon, aktualigon, revizion kaj finpretigo de projektoj, Tagwipe por purigadi senutilajn etikedojn en docx-dokumentoj kaj TeamBase por permesi la interŝanĝon de tradukmemoroj en reala tempo. Tiuj aplikaĵoj la DGT disponigas kiel libera malfermitfonta programaro.[1]

Remove ads

Lokaĵigado de OmegaT

La uzanto'interfaco kaj dokumentaro de OmegaT estis tradukitaj al ĉirkaŭ 30 lingvoj, interalie en Interlingua sed ne ankoraŭ ekzistas lokaĵigado[2] en Esperanto.

Volontulaj tradukistoj povas traduki ĉu la uzanto'interfacon, la mallongan lernilon "Instant Start", aŭ la tutan manlibron (aŭ ĉiujn tri komponentojn). Ĉiuj lingvaj dosierujoj kaj ĉiuj tradukoj de la manlibro estas inkluzivitaj en la norma distribuado de OmegaT.

Remove ads

Malavantaĝigitaj tradukistoj

Tradukistoj ne malofte ricevas taskon ne ĉar ili havas tiu aŭ alian TM-sistemon kaj malpli ĉar ili havas la tradukan kompetentecon. Tio estas precipe grava por kompetentaj sed malriĉaj tradukistoj[3], kiuj ne povas aĉeti multekostan TM-sistemon kaj - sub komparebla efikeco - uzas senpagajn sistemojn[4].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads