Onychoprion

From Wikipedia, the free encyclopedia

Onychoprion
Remove ads

Onychoprion, la brundorsaj ŝternoj, estas genro de marbirdoj de la familio de Laredoj kaj subfamilio de Ŝternenoj. Kvankam la genro estis unuafoje priskribita en 1832 fare de Johann Georg Wagler, la kvar specioj de la genro estis ĝis lastatempe retenitaj en la pli granda genro Sterna, la genro kun plej multnombraj specioj (Bridge et al., 2005).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

La genronomo devenas el la vortoj de Antikva greka onuks, "ungo", kaj prion, "segilo".

Tri el la kvar specioj de la genro estas tropikaj, kaj unu havas subpolusan reproduktan teritorion. La Fulga ŝterno havas tuttropikan distribuadon; la Bridŝterno reproduktiĝas ankaŭ tra la tropika Atlantiko kaj la Hinda Oceano sed en la centra Pacifiko ĝi estas anstataŭita de la Grizdorsa ŝterno. La Aleŭta ŝterno reproduktiĝas ĉirkaŭ Alasko kaj Siberio sed vintras en la tropikoj ĉirkaŭ Sudorienta Azio.

Manutara estas la nomo en la lingvo Rapa Nui por la Grizdorsa ŝterno kaj la Fulga ŝterno. Ambaŭ alvenas ĉe Paskinsulo kaj kovas siajn ovojn en la insulo Motu Nui, okazaĵo uzata por ĉiujara ceremonio nomita Tangata manu.

Remove ads

Referencoj

  • Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto
  • Collinson, M. (2006). Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists. British Birds 99(6): 306-323.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads