Opava

distrikta urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Opavamap
Remove ads

Opava (Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas distrikta urbo en Ĉeĥio kaj ĝi situas en fekunda valo de rivero Opava kaj ĝi estas historia, industria, kultura kaj ekonomia centro. Vivas ĉi tie 55 109 loĝantoj (2025). Laŭ la urbo nomiĝas Opava montetaro.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Opava (apartigilo)
Thumb
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slavkov, Vršovice, Holasovice, Otice, Oldřišov, Štítina, Stěbořice, Velké Hoštice, Hlubočec, Mokré Lazce, Raduň, Pustá Polom, Neplachovice, Chvalíkovice, Nové Sedlice kaj Branka u Opavy.

Remove ads

Historio

La unua dokumento pri vilaĝo nomata Oppavia devenas el la jaro 1195. En pasinteco kiel la ĉefurbo de Silezio, Opava travivis komplikan evoluon, en kiu partoprenis ne nur germanigaj klopodoj de la germana ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ forta nacia kaj kulture politika renoviĝo de la ĉeĥa popolo en Regiono Opava. Dum la Dua Mondmilito la urbo suferis gravajn perdojn. Ni povas trovi en la urbo plurajn gotikajn konstruaĵojn. En la urbo estas la plej malnova muzeo en Ĉeĥa respubliko, nome Silezia landa muzeo. Troviĝas ĉi tie Arboreto Nový Dvůr enhavanta dendrologiajn kaj forcejajn ekspoziciojn. En Opava naskiĝis aŭ agadis vico da eminentaj personecoj, ekz. Petr Bezruč (18671958), la aŭstra urbano Joseph Maria Olbrich (kunfondinto de viena seceso), verkisto A. C. Nor (1903), kies vera nomo estis Josef KavánJoy Adamson (aŭtorino de libroj pri leonino Elsa, la batalantino por savo de la afrika naturo), en la jaro 1806 ĉi tie restadis Ludwig van Beethoven. En opava kvartalo Kylešovice (germane Gilschwitz) estis trovitaj restaĵoj de ronda domgrupo el la 3-a jarmilo a. K. Fortikaĵoj, kreantaj linion de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruita dum la jaroj 19351938, estis ŝirmontaj la urbon. Nuntempe en la urbo vivas 55 109 loĝantoj.

Urboparto de Opava, Malé Hoštice, kunlaboras kun Regiono Hlučín.

La germana nomo de Opava, uzata de la aŭstria-hungaria administracio, estas Troppau.

Remove ads

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Remove ads

Membrigo de urbo

Opava estas statuta urbo, kiu estas nur parte teritorie membrigita. La centra regiono de la urbo ne membriĝas en urbajn partojn kaj ĝi estas administrata rekte de reprezentantaro kaj magistrato de la urbo. Tiun ĉi regionon kreas:

  • registra parto Město (katastra teritorio (k. t.) Opava-Město)
  • plimulta parto de la registra parto Předměstí (k. t. Opava-Předměstí) sen baza setlejunuo Karlovec
  • registra parto Kateřinky (k. t. Kateřinky u Opavy)
  • registra parto kaj katastra terotiro Kylešovice
  • plimulta parto de la registra parto Jaktař (sen baza setlejunuo Vávrovická kreita de kvar dudometoj)

La randaj partoj de la urbo estas dismembrigitaj en ok mem-administraj urbajn partojn:

En la jaroj 1976–1991 konsisto de la urbo estis ankaŭ municipo Chvalíkovice. Plimulto de la teritorio de urbo situas historie en Silezio, sed kvar el ĝiaj partoj (Kravařov, Suché Lazce, Vlaštovičky kaj Jaktař) apartenis al la tn. Moraviaj enklavoj en Silezio.[1]

Remove ads

Famaj naskiĝintoj

Thumb
Domo, kie naskiĝis Joy Adamson

Transporto

Trajna transporto

Opava havas bonan trajnkonekton kun Ostrava (temas pri unurela vojo elektrizita en jaro 2006[2]). Tra Opava veturas ankaŭ radidtrajnoj de Ostrava al Olomouc.

Urba transporto

En Opava veturas nuntempe autobusoj kaj trolebusoj.

Historio de urba transporto [3]

Tramoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Opava.

En jaro 1899 la urbestroj decidiĝis, ke en Opava estos tramoj. Solena malfermo okazis je la 4-a de decembro 1905, kiam la unuan fojon ekveturis tramoj kun ŝpuro 1000 mm. Ĉefa vojo konektis orientan stacidomon kun malsanulejo, de kiu gvidis vojo al Kateřinky. Evoluo plena de esperoj de tramoj estis haltita dum fino de Dua Mondmilito. Kvankam estis grandaj damaĝoj, tramoj denove ekveturis en jaro 1947. En jaro 1948 estis eĉ konstruitaj novaj tramvojoj. Du jarojn poste urbestroj decidiĝis, ke trolebusoj anstataŭigos tramojn. Lasta tago de tramoj en Opava estis je la 22-a de aprilo 1956. Tramoj tamen havas malgrandan monumenton en urbcentro, kie estas mallonga tramvojo kun priskribo.

Trolebusoj
Thumb
Trolebuso en placo Horní náměstí
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Trolebusa transporto en Opava.

Urbaj aŭtobusoj aperis en stratoj de Opava en jaro 1941 kaj dekunu jaroj poste, je la 24-a de aŭgusto 1952 ekveturis la unuan fojon en Opava ankaŭ trolebusoj. Kvankam estis post jaro 1989 diskutoj, se ne sufiĉus nur aŭtobusoj en Opava, finfine estis konstruita nova remizo en jaro 2002.

Remove ads

Industrio

Teva Czech Industries s.r.o. fabrikas kuracilojn interalie ergotoalkaloidojn. [4]

Esperanto en Opava

Okazis 2-a Konferenco de Silezio kaj Norda Moravio la 7-an de oktobro 1923 en Opava. Partoprenis 35 personoj el 15 lokoj. Estas nuntempe gastiganto de Pasporta Servo.

Memorindaĵoj

Rilataj temoj

Vidu ankaŭ

Ĝemelurboj

Panoramo

Thumb
Panoramo de urba parto Kateřinky de norde

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads