OpenAI
Usona organizaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
OpenAI LP estas esplorfirmao pri artefarita intelekto (AI) kontrolita de la neprofitcela organizaĵo OpenAI Inc.
La ĉefaj sponsoroj de la organizo estas la investanto kaj entreprenisto Elon Musk kaj la kompanio Microsoft. La celo de OpenAI estas evoluigi kaj surmerkatigi malferman artefaritan intelekton en maniero kiu helpas la socion kaj ne damaĝas ĝin.
OpenAI traktas la demandon de la "ekzista minaco de artefarita intelekto" - do la ebla superado kaj anstataŭigo de homa intelekto per artefarita intelekto. Por kontraŭbatali ĉi tiun riskon en la evoluo de artefarita intelekto, OpenAI estis kreita kiel malfermkoda neprofitcela organizo. Ĉi tio devus certigi ke la organizo estas sendependa de devoj al sponsoroj kaj iliaj interesoj. Tio donu al esploristoj la liberon havi pozitivan efikon al socio longtempe.
Remove ads
Produktoj
DALL-E


DALL-E estas sistemo por krei bildojn.
GPT kaj ChatGPT

GPT estas sistemo por krei tekston, ChatGPT estas babilroboto

Whisper
Whisper estas transskribilo aŭ voĉ-al-teksta sistemo kiu ankaŭ kapablas traduki.
Sora

Sora estas sistemo por krei videojn.
Remove ads
Open AI kaj Esperanto
Kelkaj produktoj de Open AI parte aŭ tute subtenas Esperanton. La teksta sistemo GTP-3[1] kaj ChatGTP-4[2] tre bone funkcias en Esperanto kaj kapablas krei Esperantajn tekstojn kun malmultaj eraroj. La transskribilo aŭ voĉ-al-teksta sistemo "Whisper" nur parte subtenas Esperanton. Ĝi kapablas traduki Esperanton, sed ĝi ne ĝuste transskribas ĝin.
Polemiko
Ĉar la teknologio ChatGPT-4 estas memlerna, ankaŭ misinformado povas esti disvastigata, tiel ke homoj eble longdaŭre ne plu vere scios kio estas vera kaj falsa[3].
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads