Artefarita intelekto
interdisciplina esplora kaj teĥnika fako From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Artefarita intelekto[1][2] (AI), kelkfoje ankaŭ artefarita inteligenteco[3] estas termino en la kampo de informadiko, per kiu oni celas komputilajn sistemojn, kiuj imitas kapablojn tradicie asociatajn kun homa intelekto; multaj el ili povas pliboniĝi per (mem)lernado kaj fine plenumi tradicie homajn taskojn kun lerteco komparebla kun homa[4]. Simple dirite, temas pri la konceptado kaj ebligo, ke maŝino elmontru homajn kapablojn havantajn ecojn de intelekto kiel rezonado, lernado, planado kaj kreado, kaj pri konduto kaj strukturo de tiaj maŝinaj sistemoj.



La jardekojn longa filozofia disputo, ĉu el la konduto de tiaj maŝinoj oni rajtas konkludi, ĉu kaj kiugrade aliaj intelektohavaj estaĵoj baziĝas sur similaj strukturoj, ankoraŭ restas senkonkluda. Alan Turing proponis tiurilate sian faman teston: oni detektu intelektajn kapablojn nur laŭ la konduto en konversacio aŭ intervjuo.
La artefaritan intelekton oni fojfoje nomas maŝina intelekto, t.e. intelekto montrata de maŝinoj, kontraste al la natura intelekto de homoj kaj aliaj animaloj. En komputoscienco la esplorado de AI estas difinita kiel la pristudado de "intelektaj agantoj": temas pri ajna aparato, kiu perceptas sian medion kaj entreprenas agojn pliigantajn ĝian ŝancon sukcese atingi siajn celojn.[5] Populare, la termino "artefarita intelekto" estas aplikata kiam maŝino imitas "kognajn" funkciojn, kiujn homoj asocias kun aliaj homaj mensoj, kiel "lernado" kaj "problemosolvado".[6]
Artefarita intelekto estis fondita kiel scienca fako en 1956, kaj ekde tiam ĝi trapasis kelkajn tajdojn de optimismo,[7][8] sekvite de seniluziiĝo kaj la perdo de financado (konata kiel "AI vintro"),[9][10] sekvite de novaj alproksimiĝoj, sukcesoj kaj plinovigita financado.[11] Dum plejparto de ĝia historio, la esplorado de AI estis dividita en subfakojn, kiuj ofte interagas unu kun alia.[12] Tiuj subfakoj estas bazitaj sur teknikaj konsideroj, kiel specifaj celoj (ekz. "robotiko" aŭ "maŝinlernado"),[13] la uzado de specialaj iloj ("logikaj" aŭ artefaritaj neŭroretoj), aŭ profundaj filozofiaj diferencoj.[14][15][16] Subfakoj estis bazitaj sur sociaj faktoroj (speciale institucioj aŭ la verko de individuaj fakuloj).[17]
En la 21-a jarcento, AI-teknikoj travivis renesancon sekvantan samtempajn progresojn en komputikpotenco, la amasiĝon de grandaj kvantoj da datumoj, kaj teorian komprenon; kaj AI-teknikoj fariĝis esenca parto de la teknologia industrio, helpante solvi multajn malfacilajn problemojn en komputiko, softvarinĝenierado kaj operacia esplorado.
Remove ads
Historio

Konferenco ĉe Dartmouth
En Julio 1956 ĉe la Kolegio Dartmouth okazis konferenco organizita de John McCarthy, Marvin Minsky, Nathan Rochester kaj Claude Shannon. La nocion "artefarita intelekto" (AI) fiksis McCarthy.
Hipotezo de fizika simbola sistemo
Per apogo sur la studoj de Alan Turing, interalie per la artikolo Komputa maŝinaro kaj intelekto (angle Computing machinery and intelligence), Allen Newell (1927–1992) kaj Herbert Simon (1916–2001) de Carnegie Mellon Universitato en Pittsburgh formulis la hipotezon de fizika simbola sistemo, laŭ kiu la pensado estas prilaborado de informoj. La prilaborado de informoj estas procezo de kalkulado, do prilaborado de simboloj. Ne gravas baze la cerbo je la pensado: intelekto estas menso formita per iu ajn formebla speco de materialo.
Forta AI

La opinion, ke intelekto estas sendependa de la portanta substanco, subtenas adeptoj de la tezo pri forta AI, kiel, ekzemple, Marvin Minsky (naskiĝinta en 1927) el MIT (Massachusetts Institute of Technology), unu el la pioniroj de AI, por kiu "la celo de AI estas la venko kontraŭ la morto". Hans Moravec (naskiĝinta en 1948), specialisto pri robotoj, el Universitato Carnegie Mellon priskribas en sia libro infanoj de la menso (angle Mind Children) la scenejon de la evoluo de la postbiologia vivo: roboto transigas la sciaron stokitan en homa cerbo al komputilo, tiel ke la biologia materio de la cerbo fariĝas superflua kaj povas komenciĝi posthoma epoko, dum kiu atingeblo de la stokita sciaro povas daŭri senfine.
1960-aj jaroj
Speciale la komenca fazo de la AI estis regata de preskaŭ senlima espero kaj kredo rilate la povo de komputiloj, "solvi taskojn, por kies solvo estas bezonata inteligenteco, se ili estas realigitaj de homoj" (Minsky). Simon prognozis en 1957 interalie, ke ene de la sekvantaj dek jaroj komputilo fariĝos monda ĉampiono de ŝako kaj ke komputilo eltrovos kaj pruvos gravan matematikan leĝon. Tiuj prognozoj ne veriĝis. Fakte nur en 1997 la komputilo Deep Blue de la firmao IBM sukcesis venki kontraŭ la mondĉampiono Garri Kasparov. McCarthy proponis en 1958 uzi predikatan logikon por efektivigi aŭtomatan rezonadon de artefarita intelekto.
Newell kaj Simon evoluigis dum la 1960-aj jaroj la Ĝeneralan solvilon de problemoj, nome programon, kiu devus solvi iujn problemojn per simplaj metodoj. Post dek jaroj de evoluado tiu projekto fine estis haltigita.
Eliza
Fine de la 1960-aj jaroj Joseph Weizenbaum (1923–2008) de la MIT evoluigis la programon Eliza, ĉe kiu la dialogo de psikiatro kun paciento estas ŝajnigita. La efiko de tiu programo estis impresega. Weizenbaum mem estis surprizita, ke, per relative simpla maniero, oni povas doni la iluzion de animhavanta partnero al homoj. Weizmann formulis: "Se oni miskomprenas la programon, tiam oni povas juĝi ĝin kiel sensacio"[18].
Ekde la 1980-aj jaroj
Komence de la 1980-aj jaroj, esplorado por AI estis revivigita pro la komerca sukceso de ekspertaj sistemoj,[19] formo de AI-programo, kiu modelis la sciaron kaj analizajn kapablojn de homaj fakuloj. Ĉirkaŭ 1985, la merkato de AI estis atinginta ĉirkaŭ milo da milionoj da dolaroj. Samtempe, japana projekto de kvingeneraciaj komputiloj inspiris la usonan kaj britan registarojn restarigi financadon por scienca esplorado.[20] Tamen, dekomence per la falo de la merkato de la LISP-maŝino en 1987, AI denove falis en malfavoron, kaj komenciĝis dua, pli longdaŭra "AI-vintro".[21]
Multaj esploristoj ekdubis, ke la nuntempaj praktikoj kapablus ŝajnigi ĉiujn procezojn de homa kognado, speciale perceptado, robotiko, maŝinlernado kaj modelrekonado. [22] nombraj esploristoj ekrigardis en "sub-simbolaj" alproksimiĝoj.[23] Esploristoj pri robotiko, kiel Rodney Brooks, malakceptis "reprezentadon" ĝenerale kaj fokusis rekte al inĝenieradaj maŝinoj kiuj moviĝas kaj survivas. Judea Pearl, Lofti Zadeh kaj aliaj fakuloj disvolvis metodojn, kiuj prilaboris nekompletan kaj necertan informaron, farante fidindajn supozojn anstataŭ precizan logikon.[24] Sed la plej grava disvolvigo estis la revivado de "konektismo", inkludante esploradon per neŭra reto, fare de Geoffrey Hinton kaj aliaj.[25] En 1990, Yann LeCun sukcese montris, ke la konvoluciaj neŭraj retoj povas rekoni manskribitajn ciferojn, la unua el multaj sukcesaj aplikaĵoj de neŭraj retoj. [26]
AI laŭgrade restarigis sian reputacion fine de la 1990-aj jaroj kaj komence de la 21-a jarcento ekspluatante formalajn matematikajn metodojn kaj trovante specifajn solvojn al specifaj problemoj. Tiu "mallarĝa" kaj "formala" fokuso ebligis al esploristoj produkti verigeblajn rezultojn kaj kunlaboris kun aliaj kampoj (kiel statistiko, ekonomiko kaj matematiko).[27] Ĉirkaŭ 2000, solvoj disvolvitaj de AI esploristoj estis amplekse uzataj, kvankam en la 1990-aj jaroj ili estis rare priskribitaj kiel "artefarita intelekto".[28]
Kelkaj akademiaj esploristoj konstatis, ke AI ne plu klopodis al la origina celo kreadi plur-talentajn, tute inteligentajn maŝinojn. Dekomence ĉirkaŭ 2002, ili fondis la subfakon nomitan "artefarita ĝenerala intelekto" (aŭ "AĜI"), kiu havis kelkajn bone financitajn instituciojn ĉirkaŭ la 2010-aj jaroj.[29]
Profunda lernado ekdominis industriajn markojn en 2012 kaj estis adoptita tra la tuta fako.[30] Por multaj specifaj taskoj, aliajn metodojn oni abandonis. Matteo Wong verkis en The Atlantic:
![]() |
|
La sukceso de la profunda lernado estis bazita en plibonigoj de aparataro (pli rapidaj komputiloj,[32] de grafika procezado, nuba komputado[33]) kaj aliro al grandaj kvantoj de datumoj[34] (inklude datumbazojn,[35]) kiel ImageNet).
La sukceso de la profunda lernado kondukis al enorma pliiĝo en intereso kaj financado por AI. Jack Clark skribis en Bloomberg: "Post duona jardeko de silentaj elrompoj en artefarita intelekto, 2015 estis mejloŝtona jaro. Komputiloj estas pli saĝaj kaj lernas pli rapide ol iam ajn," kaj notis, ke la nombro de projektoj de programaro kiuj uzas maŝinlernado en Google pliiĝis el "sporada uzado" en 2012 al pli ol 2 700 projektoj en 2015.[36]
La kvanto de maŝinlernada esplorado (mezurita laŭ totala nombro de publikaĵoj) pliiĝis je ĉirkaŭ 50% en la jaroj 2015–2019,[37] kaj WIPO informis, ke AI estis la plej fekunda aperinta teknologio laŭ terminoj de la nombro de patentaj aplikaĵoj kaj aprobitaj patentoj.[38] Laŭ AI Impacts, ĉirkaŭ la jaro 2022 nur en Usono la nivelo de jara investado en AI atingis 50 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj ĉirkaŭ 20% de novaj usonaj doktoriĝintoj pri komputoscienco specialiĝis pri AI;[39] ĉirkaŭ 800 000 AI-rilataj laborpostenoj kreitaj en Usono ekzistis en 2022.[40] La granda plimulto de antaŭeniroj okazis en Usono, kaj ties kompanioj, universitatoj, kaj esplorlaboratorioj estris la esploradon en artefarita intelekto.[41]
En 2016, jam aperis temoj pri justeco kaj misuzo de tia teknologio, kaj ili estis lanĉitaj al la centro de la podioj de kongresoj pri maŝinlernado, publikaĵoj ege pliiĝis, financado iĝis disponebla, kaj multaj esploristoj re-fokusigis siajn karierojn al tiuj temoj. La problemoj por la kongruigo de AI iĝis grava serioza kampo de akademia studado.[42]
Aliaj firmaoj
- Google DeepMind estas brita firmao por la disvolviĝo de artefarita intelekto, fondita en septembro 2010 sub la nomo DeepMind Technologies, kaj akirita de Google en 2014
2020-aj jaroj

En la lasta jardeko AI enorme disvolviĝis danke al grandaj progresoj en maŝina lernado:
- 2020
- En Februaro 2020, Microsoft enkondukas sian Turing Natural Language Generation (T-NLG), kiu estas "la plej granda lingva modelo iam publikigita je 17 mil milionoj da parametroj".[43]
- En Novembro 2020, AlphaFold 2 de DeepMind, modelo kiu plenumas antaŭdirojn de proteinstrukturo, venkas en la konkurenco CASP.[44]
- OpenAI enkondukas GPT-3, memregresa lingvomodelo kiu uzas profundan lernadon por produkti varion de komputilaj kodoj, poezio kaj aliaj lingvaj taskoj escepte pli similaj, kaj preskaŭ nedistingebla el tiuj verkitaj de homoj. Ties kapablo estas dek fojojn pli granda ol tiu de T-NLG. Ĝi estis enkondukita en Majo 2020,[45] kaj estis en beta testado en Junio 2020.
- 2022
- ChatGPT, babilroboto de OpenAI, startis en novembro 2022.
- 2025
- Malgranda AI-start-up (noventrepreno) kun la nomo "Esperanto" en la kampoj de alt-efikeca komputado (HPC) kaj genera AI kiu multe dependas de teknologia novigado kaj energiefikeco, perdis terenon en la tre konkurenca AI-industrio, ĉar ĝi tro multe dependis de teknologia novigado kaj malfacile merkatigebla energiefikeco, iam ŝlosila avantaĝo de Esperanto[46].
Remove ads
Uzoj
Principe, AI estas uzebla por ĉiu ago, kiu de homa plenumanto postulas pensadon aŭ inteligenton. Ju pli da tempo pasas, des pli da uzoj de AI estas trovitaj kaj grandskale uzataj. Sur kelkaj kampoj AI atingis sukcesojn, ekzemple ĉe strategiaj ludoj (ŝako, damludo, goo ktp.)[47][48]; rekomendaj sistemoj (uzataj de YouTube, Amazon kaj Netflix); interagado per homa parolado (kiel Google Assistant, Siri kaj Alexa); ĉe prilaborado de matematikaj simboloj, ĉe la simulado de robotoj, ĉe pruvado de logikaj kaj matematikaj formuloj, ĉe senŝoforaj veturiloj (kiel ekzemple Waymo), ĉe detektado de malsanoj el bildoj kaj genoj, ĉe bilda rekonado, ĉe detektado de spamo, ĉe plialtigo de trafiko en sociaj retoj, ĉe retaj serĉiloj kiel Google kaj Yandex, ĉe aŭtomataj tradukiloj kiel DeepL, kaj ĉe trejnado (ekzemple, milita).[49]
Artefarita intelekto ebligas ellaboradon de algoritmoj kaj modeloj, per kiuj maŝinoj povas percepti sian medion, rezoni pri ĝi kaj agi por atingi specifitajn celojn. Ĉi tiuj algoritmoj uzas grandajn volumojn de datumoj kaj altnivelajn teknikojn kiel maŝinlernado, profunda lernado, naturlingva prilaborado kaj komputila vidado.
Spertaj sistemoj
En sperta sistemo estas reprezentata formala regul-bazita aŭ model-bazita sciaro de speciala fako. La sistemo ebligas sekve, ke je konkretaj demandoj, reguloj estu aŭtomate aplikataj ankaŭ je tiaj kombinoj, kiuj antaŭe ne nepre estis detale kaptitaj de la homaj spertuloj.
Bildarta kapablo de artefarita intelekto


Bildarton kapablas krei diversaj programoj de artefarita intelekto. En 2023 temas ĉefe pri laŭtekstaj bildokreaj modeloj. Oni distingu tian arton de cifereca arto;[50] ambaŭ uzas ciferecan teknologion, sed pri artefarita intelekto temas, nur se la bildon generaj algoritmoj kaj profundlernaj teknikoj kreas aŭtonome, sen rekta interveno de homa artisto.[50][51]
Multaj mekanismoj por krei bildojn per artefarita intelekto estas evoluigitaj, interalie procedoj kiuj uzas matematikajn regulojn, algoritmoj kiuj imitas la efikon de pentriloj, kaj profundlernaj algoritmoj, ekzemple generaj kontraŭkonkuraj retoj (GKR-oj) kaj transformiloj.
Remove ads
Riskoj
AI permesas aŭtomatigon de pli kaj pli kompleksaj taskoj. Tiu aŭtomatigado anstataŭigadas parton de la homa laboro kaj povas konduki al maldungeco, ekzemple en asekurkompanioj.[52]. Tio okazas ĉar robotoj ne bezonas salajron, kaj povas fari simplan laboron multe pli bonkvalite kaj precize ol homoj.
La potenco de AI prezentas ankaŭ alian riskon: ke ĝi estos uzata maletike: ekzemple, por konstrui aŭtomatajn armilojn, kiuj povas decidi mortigi homon sen aprobo de iu ajn homo. Pro tio, homoj deziras juron, por ke AI ne estu uzata en fakoj, kie ĝi povus senrege minaci homajn vivojn.[53]
Realigo
AI realiĝas per la programlingvoj kiel LISP, Python, C++, Java, kaj Prolog.
Esperanto
Artefaritaj intelektoj komunikantaj en Esperanto
Jam la unua publike atentata AI, ChatGPT, ofertis skriban komunikadon en Esperanto. Intertempe estas multaj AI-oj, kiuj ofertas tion. Krome pluraj ofertas ankaŭ voĉan komunikadon en Esperanto, ekzemple ChatGPT kaj Copilot. La sekvaj (senkostaj) babilrobotoj scias interparoli en Esperanto (alfabeta ordo); la listo ne traktas t.n. asistantojn (kiel Siri, Alexa, Bixby ktp.), kiuj krome ŝajne ne komprenas Esperanton.
- ChatGPT (de OpenAI, Usono) scias respondi demandojn en Esperanto, kaj skribe kaj buŝe, ankaŭ miksite - la uzanto enigas sian tekston buŝe, la maŝino respondas skribe. Ŝajne dum unu tago oni rajtas en la senkosta versio nur dum 5 minutoj voĉbabili.
- Claude, (Anthropic, Usono); la roboton funkciigas usona esplorfirmao pri artefarita intelekto (AI), fondita en 2021 fare de iamaj membroj de OpenAI. La versio 3.5 de Claude (nomata Soneto) kapablas legi grandegajn tekstojn, ĝis 75,000 vortoj/125 paĝoj. Ĝi tre bone funkcias en Esperanto kaj kapablas krei esperantlingvajn tekstojn kun malmultaj eraroj.
- Copilot (Microsoft, Usono)
- DeepSeek (DeepSeek; Ŝanhajo, Ĉinio)
- Gemini (Google, Usono); antaŭa nomo de Gemini: Bard
- Grok (xAI, mallonge por: X.AI Corp.; San-Francisko kaj Palo Alto, Usono, kaj Londono, Britio); proprietulo: Elon Musk.
- Kobold AI (OpenAI, Usono); nur skribe; ne perfekte skribas en Esperanto, sed ja bone.
- Le Chat (Mistral AI; Parizo, Francio); nur skribe
- Perplexity (Perplexity AI; San-Francisko kaj Novjorko, Usono); nur skribe
- Pi AI (Inflection AI, Usono); ofte mem voĉe komunikas; havas hispanecan prononcmanieron; la uzanto devas tajpi; ne perfekta Esperanto.
- Qwen (aŭ Tongyi Qianwen; Alibaba, Ĉinio)
Granda multlingva lingva modelo ofertanta Esperanton
La modelo mT5 (multilingual T5) de Google enhavas Esperanton.[54] Por mem uzi ĝin necesas teknika scio; ĝi estas uzata de iuj retejoj kiel Google Translate aŭ DeepL.
Kelkaj artefaritaj intelektoj aktuale ne komunikantaj en Esperanto
- Galaxy AI (Samsung) subtenas 20 lingvojn (stato de junio 2025), inter kiuj ne estas Esperanto.[55]
- Llama 3.3 (Meta) subtenas 8 lingvojn, ne Esperanton (junio 2025).[56]
- Watson (IBM) subtenas 31 lingvojn (stato de 6/2025), sed ne Esperanton; ĝi tamen kapablas rekoni la lingvon de Esperanto-teksto.[57]
Helpo por lerni Esperanton
La babilrobotoj povas ekzemple
- respondi demandojn pri Esperanto
- respondi demandojn pri lingvaj aferoj - gramatiko, origino de vortoj, uzado ...
- konversacii en Esperanto
- plenumi peton pri korektado de teksto
Legu plu en la artikolo pri ChatGPT.
Tekstoj pri AI
- Frank van Hertrooij, Artefarita Intelekto de la Komenco ĉe la blogo Scivolemo, 20-a de februaro 2019
Remove ads
Bildaro
- Inteligenta humanoida roboto de Honda
- Grafika eksponenta historio de superkomputilo
- Bildo DE AI generita de DALL-E 3
- Kismet estas roboto, kiu nun estas en la muzeo ĉe MIT en Kembriĝo (Masaĉuseco), Usono.
Referencoj
Literaturo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads