Open Knowledge Foundation

senprofitcela organizaĵo promociante la malfermajn sciojn From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Open Knowledge Foundation (trad.Fondaĵo por Malferma Scio) estas neprofitcela organizaĵo laŭ brita juro kiu antaŭaenigas la liberan kulturon, pli specife la liberajn enhavojn kaj malfermajn sciojn. Ĝi estis kreita la 24-an de majo 2004 en Kembriĝo, Britio[1].

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...

La fondaĵo publikigis la difinon de la liberaj scioj (open definition)[2] kaj kondukas nombron de projektoj, kiel CKAN, programaro kiu permesas krei katalogon de datumoj, uzataj de multnombraj instancoj por administri ilian portalon de vastaj datumoj aŭ «where does my money go », servo pri esploro de la publikaj elspezoj[3].

Remove ads

Celoj

La celoj de la Open Knowledge Foundation estas i.a. :

  • Promocii la koncepton de «libera scio» (open knowledge), ĝiaj principoj kaj avantaĝoj.
  • Labori sur projektoj ligitaj al la liberaj scioj, kiel Open EconomicsOpen Shakespeare.

Laborgrupoj

La laborgrupoj de Open Knowledge Foundation arigas personojn kiuj interesiĝas pri unuopa fako de la libera scio kaj kiuj kune kunlaboras, ĉefe danke al retaj helpiloj.

Tiuj laborgrupoj konsistas el tri kategorioj: Open Research (Malferma Esploro), Open Government (Malferma Registaro) kaj Open Culture (Malferma Kulturo).

Malferma Kulturo

Temis pri laborgurpo dediĉita al la studo de la rimedoj per kiuj de la programaro pri malferma kodo kaj pri malfermaj kulturaj enhavoj povas kreskigi la aliron al kultura heredaĵo kaj forĝi novajn kreajn kaj kunlaborajn procezojn.
Remove ads

Promocio de la libera kulturo

La OKFN estas agema partnero de organizoj laborante en similaj fakoj, kiel la liberaj pedagogiaj rimedoj[4].

La OKFN estas regule konsultita por la redakto de raportoj promociante la disvolviĝon de liberaj enhavoj, ĉefe ĉe la Open Society Foundations[5] kaj por produkti pedagogiajn gvidilojn[6].

La Open Knowledge Foundation organizas ankaŭ regule lokajn renkontojn[7]

Vidi ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Noto kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads