Orienta Berlino

From Wikipedia, the free encyclopedia

Orienta Berlino
Remove ads

Oni nomis Orienta Berlino la sovetian okupan zonon de Berlino, kiu elformiĝis post la Dua Mondmilito, kiam la urbo dividiĝis en 4 zonoj. La aliajn okupitajn sektorojn de Berlino oni nomis Okcidenta Berlino.

Rapidaj faktoj Regiono, Estasurbego, metropolo, ŝtata ĉefurbo, ŝtata eksĉefurbo, sidejo de registaro [+] ...
Thumb
Okupaj zonoj de Berlino
Thumb
Mapo de Orienta Berlino
Thumb
Orienta Berlino en somero 1989
Thumb
La Brandenburga pordego

En 1948 dispartiĝis la du ĉefaj okupaj zonoj, kiam Sovetunio ne apogis la enoficiĝon de ĉefurbestro Ernst Reuter kaj enpotencigis alian propran urbestron. Post fondiĝo de la Germana Demokratia Respubliko, ties ĉefurbo iĝis Orienta Berlino kun propra nomumo Berlino, ĉefurbo de GDR aŭ simple Berlino. Oni uzis en literaturaj eldonaĵoj Berlino (GDR). La Federacia Respubliko Germanio uzis la nocion Berlin(-orienta). Orienta Berlino estis el vidpunkto de GDR suverena kaj memstara, tuta urbo.

La aliaj okupitaj sektoroj (fare de Usono, Britio kaj Francio) nomiĝis male Okcidenta Berlino. La okcidentan parton nomis GDR oficiale Berlino (Okcidenta). Post formiĝo de Federacia Respubliko Germanio en 1949, Okcidenta Berlino estis rigardata kiel memstara Federacia Respubliko Germanio (kun neplena suvereneco), dume Okcidenta Berlino estis nomita ekde 1949 de Germana Demokratia Respubliko kiel memstara politika unuo Okcidenta Berlino.

Post unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj en 1990, ankaŭ la du urbopartoj reunuiĝis kaj formas kune Berlinon.

Remove ads

Distriktoj de Orienta Berlino

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads