Otidedoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Otidedoj
Remove ads

La otidoj estas grandaj surgrundemaj birdoj kiuj plej ofte loĝas en seka malferma kamparo -eĉ terkulturataj- kaj stepoj en la Malnova Mondo. Ili formas la familion de Otidedoj de ordo Otidoformaj. Tiu familio konsistas je 25 specioj el kiuj 21 ekzistas en Afriko, kie tutcerte naskiĝis tiu familio. Poste ili disvastiĝis al sekaj ebenaĵoj en Azio, Aŭstralazio kaj Eŭropo, sed ne al Ameriko aŭ Antarkto. Oni ne konfuziĝu kun la otidoj aŭ Kaŭkenoj de la Nova Mondo, kiuj apartenas al genro Chloephaga.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Priskribo

La otidoj estas ĉiomanĝantaj kaj nestas surgrunde. Ili piediras solene kaj fortike per fortaj kruroj kun grandaj fingroj kaj dume serĉas manĝaĵojn per bekofrapoj. Tamen ili estas timemaj kaj kaŭras aŭ kuras je la plej malgranda okazo de danĝero. Ili havas larĝajn flugilojn -per kiuj ili sekure forflugas fortike- kun fingraj flugilpintoj kaj allogaj bildoj dumfluge. Multaj bunte montregas plumaron dum seksa pariĝado. Otidoj estas sociaj bestoj escepte dum reproduktado, sed ne akceptas homan proksimecon.

Plej granda parto de tiuj specioj estas ĉu endanĝerigitaj ĉu malpliiĝintaj pro mediperdo aŭ eĉ ĉasado, ofte eĉ en lokoj kie ili estas protektataj.

Remove ads

Taksonomio

La familio Otididae estis enkondukita (kiel Otidia) fare de la franca polimato Constantine Samuel Rafinesque en 1815.[1][2][3] Otididae kaj antaŭ tio Otidae venas el la genro Otis havigita por la Granda otido fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la deka eldono de lia Systema Naturae en 1758,[4] ĝi venas el la greka vorto ὠτίς ōtis.[5][6]

Specioj

Familio Otidedoj[7]

Pliaj informoj Bildo, Genro ...
Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads