Płock
urbo en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Płock (prononcata: pŭock) estas urbo en centra Pollando laŭ la rivero Vistulo kun 127474 (2005) loĝantoj. Ĝi situas en Mazovio.









Remove ads
Historio
La 18-an de aŭgusto 1920 komenciĝis la batalo de Płock — kozaka 3-a Kavaleria Korpuso el teritorio de Kubano dumvoje al la Batalo de Varsovio enrompiĝis al la urbo, kie seksperfortis ĝis morto 40 virinojn en malsanulejo (kuracistinoj, flegistinoj kaj pacientinoj
17.02.1941: Gestapo forveturigis 8 pastrojn de Płock al koncentrejo en Działdowo
Internacia kunlaboro
- Auxerre, Francio
- Bălți, Moldavio
- Darmstadt, Germanio
- Forlì, Italio
- Mitiŝĉi, Rusio
- Fort Wayne (Indianao), Usono
- Mažeikiai, Litovio
- Navapolack, Belorusio
- Thurrock, Anglio
Esperanto
- De decembro 1885 ĝis majo 1886 en Płock loĝis L. L. Zamenhof, kiu laboris tie kiel okulturacisto[1].
- Laŭ Enciklopedio de Esperanto ĝi estas naskiĝloko de Wlodzimierz Pfeiffer.
- Ĝi estas la urbo kie Johano Mario Miĥaelo Kowalski aŭ Maria Michał Kowalski tamen la ĝusta nomo estos Jan Kowalski, li persone instruis Esperanton.
En la urbo estas La Preĝejo de Mariavitoj (malnov-katolikoj), La Mariavita Preĝejo de Mizerikordo kaj Amo (vidu la supran foton) kaj multaj lokaj kredantoj de Mariavitismo estis esperantistoj.
Mariavitismo. Religia movado naskiĝinta en Polujo (Płock) en 1887, en la naskiĝjaro de Esperanto. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de Mariavitismo devas posedi Esperanton. Iniciatinto estis „panjo“ Feliksa Kozłowska, antaŭe katolika monaĥino, estis pluraj pastroj esperantistoj (ekz. pastro Furmaniak Adamo Gabrielo), episkopo esperantisto Maria Filip Feldman li loĝis en Płock (ĉe la strato Dobrzyńska 27) li i.a. prizorgis la "Mariavitan Junularon" (li persone partoprenis la UK de Esperanto kaj aliajn E-aranĝojn) kaj eĉ estis unu arĥiepiskopo d-ro Johano Mario Miĥaelo Kowalski aŭ Maria Michał Kowalski, ĉefulo de mariavita religio (li ankaŭ loĝis en Płock), esperantisto kaj li instruis persone Esperanton, laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estis instruata. Komence la mariavita movado estis kaŝa, sed post la ekskomuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. Mariavitismo distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato estis forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (iam ekzistis 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock. La pastro devige posedas Esperanton. La eklezio eldonas gazeton en Esperanto („La Juna Mariavito“ kaj „Renkonte al la Suno“).
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads