Darmstadt

urbo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Darmstadt
Remove ads

Darmstadt [DARMŝtat], en Esperanto Darmŝtato, estas germana urbo en suda Hesio, inter Frankfurt kaj Heidelberg.

Thumb
Rapidaj faktoj urbego • rezidejo • Eŭropa Urbo • ĉefregioncentro • universitata urbo • urban district of Hesse • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio, Ĝemelurboj ...

Darmstadt estas eksterdistrikta urbo kaj administra centro de la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio - kaj ties distrikto Darmstadt-Dieburg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 162243 loĝantojn. La komunuma teritorio kovras areon de ĉ. 122 km². Ĝiaj koordinatoj estas 49° 52' norde kaj 8° 38' oriente; ĝia alto super marnivelo estas 167 metroj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Ĝi ankaŭ estas universitata urbo.

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.

La urbon ĉirkaŭas la distrikto Darmstadt-Dieburg (urboj Seeheim-Jugenheim sude, Pfungstadt okcidente, Weiterstadt norde, Dieburg, Groß-Umstadt, Reinheim kaj Babenhausen oriente). Najbaras la distriktoj Bergstraße sude (urboj Heppenheim, Bensheim), Groß-Gerau okcidente (urboj Groß-Gerau, Gernsheim), Offenbach norde (urboj Offenbach, Langen, Dietzenbach), kaj Odenwald sudoriente (urboj Erbach, Michelstadt, Bad König, Höchst).

La kemia elemento Darmŝtatio estas nomata laŭ la urbo, kie ĝi estis unue farita en la jaro 1994 per nuklea kunfandiĝo de plumbo kaj nikelo.

Remove ads

Vidindaĵoj

Servoj

Administraj dividaĵoj

Famuloj kun rilato al la urbo

Remove ads

Transporto

Partneraj urboj

Thumb
indikilo pri la partneraj urboj de Darmstadt

Darmstadt havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj, kaj partnerajn rilatojn ankaŭ havas la Esperanto-grupoj de la koncernaj urboj:

Remove ads

Esperanto-movado

Estas aktiva Esperanto-grupo kaj gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.[1] En la teknologia universitato antaŭe studis ekzemple Franz Kruse, Elisabeth Kuhl-Kruse kaj Remi Rudaitytė, en la 2010-aj jaroj tie studis Leo Sakaguchi, kiu grupigis ĉirkaŭ si studentan Esperanto-rondon, en la loka klubo aktivas interalie la lingvoinstruistino Maria Merla, la libroredaktistino Susanne Warmuth kaj la socia helpisto de rifuĝintoj Detlev Haußner,[2] lokan librovendejon gvidas Annsybill Kamphausen kaj ekde januaro 2016 kuracistan praktikejon en la urbocentro havas Thomas Pusch ... la listo de internacie aktivaj lokaj esperantistoj daŭrigeblus.

Cetere la franca bardo Ĵak le Puil en sia kanzono «Ĉiam tuj mi pretas diri jes por partopreno al kongres'» varbas pri la entuziasmo veeturi la Universalaj Kongresoj kaj en la longa listo de kongresoj sciigas ankaŭ novaĵon «malaperis tuta komitat' en la kongreso de Darmŝtat'». Tamen en Darmŝtato ankoraŭ neniam okazis Universala Kongreso (kaj al la komitato de UEA neniam okazis io ajn...), jen fabelis Ĵak le Puil.[3]

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads