Pamplono

ĉefurbo de la historia regiono Navaro From Wikipedia, the free encyclopedia

Pamplono
Remove ads

Pamplono (hispanlingve Pamplona, eŭske IruñeaIruña) estas hispana urbo, ĉefurbo de la historia regiono de Navaro. La loĝantaro estas 177.000 kaj ĝi troviĝas en alteco de 440 m super marnivelo.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Thumb
Situo de Pamplono en Hispanio

Pamplono estas konata pro siaj festoj de San Fermín (sankta Firmiano), je la 7-a de julio, kiam disvolviĝas tre famaj taŭrludadoj, la encierros, kiam la urbanoj kaj vizitantoj kuras antaŭ la taŭroj tra la stratoj ĝis la taŭrludejoj. (taŭrokuro)

Same Pamplona gastas alitipan manifestacion: Corriendo desnudos, "kurado de nuduloj", kies manifestaciantoj malgraŭ la nomo protestas en kalsonoj.[1] Ĝi estas la manifestacio kontraŭ la taŭrokuroj okaze de la festoj de San Fermín kaj celas ke oni ne plu mortigu senkiale taŭroj. Ĉiujare ĝi estas du tagoj antaŭ la San Fermín festo tago. La kurado de nuduloj komenciĝis en la jaro 2002.

Pamplono estas grava etapo de la Jakoba Vojo.

Remove ads

Vidindaĵoj

Famuloj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads