Paratetiso

pramaro en Eŭropo kaj Azio dum la oligoceno kaj la mioceno, kies hodiaŭaj restaĵoj estas Aralo, Kaspio kaj la Nigra Maro From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Paratetis-oceano, Paratetis-maro aŭ simple Paratetiso estis granda neprofunda maro kiu etendis el la regiono norde de Alpoj super Centra Eŭropo al la Arala Maro en Centra Azio. Tiu maro estis formita dum la Oksfordiana epoko de la fina Ĵurasio kiel etendo de la valo kiu formis la centra parton de la Atlantika Oceano kaj estis izolita dum la epoko de la Oligoceno (post 34 milionoj da jaroj).[1] Ĝi estis separata el Tetisa Oceano (poste Mediteraneo) sude de la formado de montaroj Alpoj, Karpatoj, Dinaroj, Taŭruso kaj Elborz. Dum ties longa ekzisto la Paratetiso estis foje rekonektita kun la Tetiso aŭ ties sukcedantoj, nome Mediteranea MaroHinda Oceano. El la epoko de Plioceno antaŭen (post 5 milionoj da jaroj), la Paratetis iĝis pli kaj pli malprofunda. La aktualaj Nigra Maro, Kaspia Maro, kaj Arala Maro estas restaĵoj de la Paratetisa Maro.

Remove ads

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads