Partia Frenezo (Anglujo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Partia Frenezo (angle Rage of Party) estis la tumulta periodo en angla politika historio ekde la Glora Revolucio de 1688 ĝis la malvenko de la unua jakobita ribelo en 1715. Ĝin karakterizis politika malstabileco estigata de pli forta partianeco en la Parlamento kaj de pli oftaj balotadoj. Dek unu Parlamentoj oficis dum tiu periodo, parte kiel rezulto de la Trijareca Leĝo, kiu devigis ĝeneralajn elektojn ĉiun trian jaron. Efektive, elektoj okazis averaĝe je intervalo de du jaroj kaj duono.[1] Ĝi finiĝis per stabiliĝo de la hanovra sukcedo en Anglujo kaj la aprobo de la Sepjareca Leĝo de 1716, kiu permesis ĝis sep jarojn inter balotadoj.

Remove ads

Politikaj dividoj

Estis du ĉefaj aksoj de politika konfliktado dum la Partia Frenezo. En la pli strikte partia konflikto la Whigs, kiuj apogis la Gloran Revolucion kaj la protestantan sukcedon, rivalis kun la Tories, kiuj en praktiko apogis la novajn monarĥojn, sed maltrankviliĝis pri la rompo de la diordonita sukcedado, kiun la Glora Revolucio necesigis. Aliaj konfliktoj kunfandiĝis kun la demando pri la sukcedado: la Whigs reprezentis la novan socian ordon, kun "la monposeda intereso, disidenteco, diismo, kaj filozofia optimismo", kaj la Tories la tradician, kun "la terposeda intereso, la Eklezio, kaj filozofia pesimismo".[2]

Krome estis konflikto inter la kortego kaj la kamparo. Kortegaj politikistoj estis aŭ klopodis fariĝi registaranoj, kaj apogis centrigon de potenco kaj dominon de la reĝa kortego super la Parlamento. Kamparaj politikistoj malfidis al centra potenco kaj deziris sekurigi la sendependecon de la Parlamento.[3]

Thumb
Satira kartaro kun scenoj el la politika krizo provokita de Henry Sacheverell en 1709

La partia konflikto pliintensiĝis en 1709-1710 kun la proceso kontraŭ Henry Sacheverell kaj kulminis en 1714-1715 kun sinsekvo de krizoj: la eksigo de la Tory Robert Harley de lia posteno kiel Alta Kasisto, la tuj posta morto de la reĝino Anno kaj la enkonduko de Georgo la 1-a, kaj fiaska ribelo apoganta la reĝecan rajton de James Stuart.[2] La implikiĝo de la Tories en la ribelo senigis ilin de ŝancoj reveni al potenco kaj ebligis senrivalan regadon de la Whigs dum la sekvaj jardekoj.

La tumulto de la lastaj jaroj de la Partia Frenezo havis fortan influon al la evoluo de angla literaturo, kies ĉefaj figuroj pasie enmiksiĝis en la partia konflikto. Ĝi aparte stimulis ĵurnalisman verkadon je la kosto de aliaj ĝenroj. Laŭ la opinio de la literaturhistoriisto Bonamy Dobrée, en la jaroj 1709-1715 "la plej bona verkado, la plej originala kaj forta, estis ĵurnalismo."[2]

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads