Pasado (astronomio)

fenomeno, dum kiu astro pasas tra la observanto kaj alia astro From Wikipedia, the free encyclopedia

Pasado (astronomio)
Remove ads

astronomia pasado (aŭ tranzito) estas astronomia fenomeno, kiu okazas kiam kosma objekto intermetiĝas inter observanton kaj alian kosman objekton. La unua objekto ŝajnas moviĝi antaŭ la dua. Sen kroma precizigo estas subkomprenate, ke la observanto situas sur Tero.

Thumb
Pasado de Merkuro la 7-an de majo 2003 (la blua pinto montras Merkuron)
Thumb
Pasado de Venuso la 8-an de junio 2004

Difinoj

La termino « pasado » estas uzata, kiam la angula diametro de la pli proksima objekto aperas klare pli malgranda ol tiu de la malproksima objekto. Se la proksima objekto havas pli grandan angulan diametron, oni parolas pri kaŝado de la malproksima korpo fare de la proksima. (ekzemple: kaŝado de stelo fare de planedo)

Oni parolas pri eklipso kiam proksima objekto pasas antaŭ luma korpo kaj estigas malkreskon de ties lumo (ekzemple: eklipse duopa stelo); suna eklipso estas aparta okazo de pasado de Luno antaŭ Suno.

Tuŝoj

Dum pasado, okazas kvar ŝajnaj « tuŝoj » de la disko de la granda objekto fare de tiu de la malgranda en la jena sinsekvo:

  • Unua tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas ekstera de la granda kaj moviĝas internen de tiu ĉi.
  • Dua tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas interna de la granda kaj moviĝas internen de tiu ĉi.
  • Tria tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas interna de la granda kaj moviĝas eksteren de tiu ĉi.
  • Kvara tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas ekstera de la granda kaj moviĝas eksteren de tiu ĉi.
Remove ads

Pasadoj en la Sunsistemo

Pasado antaŭ Suno

De Tero eblas observi la pasadojn de planedoj antaŭ Suno nur se iliaj orbitoj estas pli malgrandaj ol tiu de Tero. Nur Merkuro kaj Venuso estas en tiu kazo. Tiuj fenomenoj estas tamen maloftaj. La lasta pasado de Merkuro okazis en 2006 kaj la proksima okazos en 2019; la lasta pasado de Venuso okazis en 2004 kaj la proksima okazos en 2012.

Pasadoj de kometoj kaj de asteroidoj antaŭ Suno teorie eblas, sed ĝis nun neniaj el tiuj estis observitaj kun certeco.

Plej ofte restas la pasado de nia luno (suna eklipso) antaŭ Suno.

Pasado antaŭ planedoj

Pasado de naturaj satelitoj antaŭ iliaj planedo (ĉefe Jupitero[1] kaj Saturno[2]) tre oftas.

Sed maloftas ke planedo pasadas antaŭ alian planedon. Estas mirindete, ke nenia pasado (nek planed-kaŝado) okazas inter 1818 kaj 2065.

Pliaj informoj Dato, La planedo : ...

La kaŝado de Merkuro malantaŭ Venuso estis observita la 28-an de majo 1737 de la brita astronomo John Bevis en la Reĝa Observatorio de Greenwich. Estas la ununura kaŝado inter planedoj, kiu estis precize priskribita. Pasado de Marso antaŭ Jupiteron la 11-an de septembro 1170 estis observita fare de la monaĥo Gervase de Canterbury, kaj de ĉinaj astronomoj.

Remove ads

Pasado ekster la Sunsistemo

Estas observeblaj la pasadoj (aŭ eklipsoj) de iuj duopaj steloj. Oni povas ankaŭ observi la pasadon de ekstersunsistemaj planedoj, centoj da tiaj planedoj.[3] estis tiel malkovritaj, unu plej konata estas CoRoT-9b.[4]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads