Paul Graham

From Wikipedia, the free encyclopedia

Paul Graham
Remove ads

Paul GRAHAM (naskiĝis en 1965 en Weymouth) estas brita kaj usona programisto, riska investanto kaj eseisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Li estas fama pro sia laboro pri Lisp kaj kiel kun-fondinto de Viaweb. Li ankaŭ estas aŭtoro de la libroj 'On Lisp' (1993), 'ANSI Common Lisp' (1995) kaj 'Hackers & Painters' (2004).

Graham naskiĝis en Anglujo, kie li kaj lia familio daŭre loĝas de 2016. Li estas civitano ankaŭ de Usono, kie li faris ĉiujn siajn studojn kaj loĝis dum 48 jaroj antaŭ ol reveni al Anglujo.[1]

Remove ads

Viaweb

En 1995, Graham kaj Robert Morris fondis Viaweb. La programaro de Viaweb verkiĝis per Common Lisp programlingvo. Viaweb estis la unua retpaĝaro kiu permesas uzantojn krei siajn proprajn Interretajn vendejojn. Dum la somero de 1998 ili vendis Viaweb al Yahoo! kontraŭ 455,000 akcioj de Yahoo!, kostantaj 49.6 millionoj da dolaroj. Nun Viaweb nomiĝas 'Yahoo! Store'.

Eseoj

Li poste komencis verki eseojn por lia populara retpaĝaro www.paulgraham.com. Ili inkludas "Beating the Average" ('Superigi la Mezumon'), kiu komparas Lisp kun aliaj programlingvoj, kaj 'Why Nerds are Unpopular' ('Kial Nerdoj estas Malpopularaj'), meditado pri vivo de nerdoj dum superaj klasoj. Kolekto de liaj eseoj estis publikiga kiel 'Hackers and Painters' de O'Reilly. Multe da liaj eseoj estas tradukitaj en diversajn lingvojn, inklude Esperanton.

Remove ads

Y Combinator

En 2005, post prezentaĵo por la Harvard Computing Society kiu poste li publikigis kiel How to Start a Startup ('Kiel komenci ekfirmaon'), li kun Trevor Blackwell, Jessica Livingston and Robert Morris fondis 'Y Combinator' por havigi startan kapitalon al grandaj grupoj de ekfirmaoj, specialaj tiaj kun maljunaj, teknike pensaj junuloj. Ĝis nun 'Y Combinator' investis en 400 ekfirmaojn, inklude reddit, Dropbox, Airbnb, Stripe, Justin.tv, loopt kaj Xobni.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads