Pazarkule

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pazarkule
Remove ads

Pazarkule (turke: Pazarkule Sınır KapısıPazarkule Lima Pordo) estas limpasejo inter Turkio kaj Grekio je 5km de Edirne, turka urbo je la kunfluo de la riveroj Tunĝa kaj ĝia alfluanto Marica (tr: Meriç). Pere de la limpasejo Pazarkule eblas laŭ rekta vojo atingi la grekan urbon Orestiada (greke:: Ορεστιάδα), la plej juna kaj plej norda urbo en Grekio kiu estis fondita de grekaj rifuĝintoj el Adrianopolo post la Traktato de Laŭzano kiam okazis interŝanĝo de loĝantaroj inter Turkio kaj Grekio, en kiu la rivero Marica (gr: Evros) fariĝis la nova landlimo inter la du landoj[1].

Thumb
Ŝildo "Pazarkule Sini Kapisi"

Pazarkule estas ĉiutage uzata plejparte de la loka loĝantaro, sed ekde la eŭropa migra krizo ankaŭ de rifuĝintoj venantaj el Turkio, inter kiuj ankaŭ beboj kaj infanoj. Migrantoj atendantaj en la regiono nek povas eniri nek eliri el ambaŭ landoj[2].

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads