Peene
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Peene [PE:ne] estas 142 km longa rivero en la germana federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝia nomo devenas de la slava vorto "Pěna", kio havas la signifon "ŝaŭmo" respektive "ŝaŭma rivero".[1] La fonto de la rivero estas en la komunumo Gnoien; de tie la rivero fluas precipe orienten, ĝis apud la urbo Anklam ĝi enfluas la Baltan Maron en la markolo nomata Peenestrom, kiu dividas la maran insulon Usedom de la kontinento. Ĝia akvokolekta areo estas 5 110 km².
Remove ads
Bildaro
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
