Pentagono (Usono)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Pentagono (angle The Pentagon signifante Kvinlatero) estas la sidejo de la Usona ministerio pri defendo. Ĝi situas en Arlingtono, Virginio proksime de Vaŝingtono kaj konsistas el kvin aloj (formantaj regulan kvinangulon) el po kvin etaĝoj.

Pentagono desupre
Ĝi estis inaŭgurita la 15-an de januaro 1943 kaj estas laŭdire la plej ampleksa oficeja konstruaĵo de la mondo; deĵoras en ĝi 23 000 dungitoj. Pro ĝia arĥitekturo necesas maksimume sep minutoj por iri de iu oficejo al iu alia. Ĉar je la tempo de la konstruo Virginio havis leĝojn pri rasa apartigo en publikaj konstruaĵoj, la Pentagono ricevis duoblan aron da necesejoj.
En 2001 Pentagono estis unu el la celoj de la atencoj de la 11-a de septembro.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads