Usona armeo

la suma armeo de Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Usona armeo
Remove ads

La Usona armeo (angle United States Armed Forces, prononco [juNAJtid STEJTS Aːmd FOːsiz], per sistemo IFA [juːnˈa͡ɪtɪd stˈe͡ɪts ˈɑːmd fˈɔːsɪz]) estas la armeo de la nordamerika ŝtato Usono. La Usona ministerio pri defendo (foje ankaŭ per laŭlitera traduko de la usonangla nomo nomata Usona departemento de defendo) kontrolas la armeon.

Rapidaj faktoj armearo, Komenco ...
Remove ads

Historio

La armeo de Usono estis formita de la Dua Kontinenta Kongreso por defendi la novan landon kontraŭ la Brita Imperio en la Usona revolucia milito. La terarmeo, marinfanteria korpuso kaj mararmeo estis establita en 1775, atendante rajtigon per la Usona Deklaro de Sendependeco en 1776. La Marborda gardistaro formis el du servoj en 1915, kaj nun estas parto de la Departmento de Hejmlanda Sekureco, transdonebla al la Departmento de la Mararmeo de la ŝtata prezidanto aŭ la usona kongreso dum la milittempo. La Usona aerarmeo estis establita kiel Usona armea aera korpuso en 1926, kiel parto de la terarmeo. Post la Dua Mondmilito, Usona armea aerforto (USAAF) iĝis sendependa branĉo de la militfortoj en 1947.

La Komandanta generalo de la usona armeo estis supera posteno de la armeo ĝis ties abolo en 1903.

La Stars and Stripes (Steloj kaj Strioj, alude al la usona flago) estas gazeto de la armeo, kiu informas pri temoj tuŝantaj al la armeanoj.

Remove ads

Komponantoj

Vidu ankaŭ

Usona armeo
Aerarmeo Terarmeo Mararmeo Marinfanterio Marborda gardistaro Kosmoarmeo
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads