Perda datumkompaktigo
transformo de datumoj por malpligrandigo kiu kaŭzas perdon aŭ sxangxon de parto de ili From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Perda datumkompaktigo estas transformo de datumoj por malpligrandigo, kiu parte ellasas aŭ iomete ŝanĝas ilin, ordinare je maniero kiu estas laŭeble malplej perceptebla per la uzanto.
Ekzemploj
Bildoj
Sono
- MP3 (paga patentigita aranĝo de MPEG, ĉefe por muziko, publikigita en la 1990-aj)
- (Ogg) Vorbis (destinita por la samaj celoj kiel MP3, sed libera kaj pli altkvalita)
- Speex (libera aranĝo, destinita por voĉo, ekzemple por telefonado, sed anstataŭita de Opus kaj neniam populara) [1]
- Opus (libera aranĝo, destinita ĉefe por rapida kodado kaj eldodado, ekzemple en Interreta telefonado, kaj samtempe taŭga por muzika) [2]
Video
- MJPEG (JPEG-bildoj en iu uja aranĝo)
- Ogg Theora
- WebM
Remove ads
Malavantaĝoj
Kvankam iuj ellasataj informoj estas tute ne percepteblaj de homoj, aliaj estas iomete percepteblaj, malsame de malsamaj homoj, kaj fojfoje eĉ gravaj partoj povas esti signife malbonigitaj per la ellaso.
El la rezulto de perda kompaktigo oni povas ricevi informojn similajn al la originalo laŭ ilia percepteblo de homo, sed ne identajn. Kompaktigo de jam kompaktigitaj datumoj per la sama aŭ alia perda metodo kaŭzas pluajn perdojn. Tial ĉe redaktado necesas uzi senperdan informaranĝon, alimaniere la kvalito de informoj malboniĝos ĉe ĉiu enmemorigo. Ankaŭ ĉe konservado de informoj, oni memoru, ke oni iam povas ekbezoni transformi ilin laŭ alia aranĝo por uzi per nove aperinta aparato aŭ programo, aŭ por ne pagi al patentoposedantoj pri la perda kompaktigo pro malkodado aŭ disdonado de la dosieroj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Densigilo estas programo por senperda datumkompaktigo, kiuj taŭgas por ĉiuspecaj datumoj, kvankam ne por ĉiuj egale efikas.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads