Pergameno

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pergameno
Remove ads

Pergameno estas felo (ĉefe de ŝafo) preparita por skribado.

Thumb
Pergameno kun plumo kaj inko.
Thumb
Pergameno el kaprofelo

Historio

La nomo de pergameno devenas el la helena urbo Pergamo. Pergamenon oni interalie uzis por fenestroj kaj skribovolvaĵoj, la antaŭuloj de niaj modernaj libroj.

Laŭ Francisko Azorín pergameno estas Ŝafofelo preparita por pentri aŭ skribi sur ĝi, multe uzata de la 4ª ĝis la 10ª jc., skribita per ruĝa, blua, aŭ violkolora inko. La biblioteko de Atalo en Pergamo (197 j. a. K.), havis 200.000 pergamenojn.[1] Li indikas etimologion el Pergamo, propra greka nomo de nuna urbo Bergamo en Malgranda Azio kaj de tie la latina pergamena.[2]

Remove ads

Tekniko

La pergameno estis tradicie pretigita el netanita felo de remaĉuloj (ekz. bovido, kapro, ŝafo).

Por fari pergamenon, unue, oni lavu la felon per kalkakvo por ke ĝi forigu la harojn. Tuj post kiam la kruda senhara felo estas etendita, ĝi estas pergameno. Oni povas lavi la felon per tanino. Oni traktis la pergamenon, senharan felon per tanaj materialoj por igi ĝin eltena al putriĝo.

Tre delikata speco de pergameno estas veleno.

Remove ads

Bibliografio

  • Clemens, Raymond; Graham, Timothy (2007). Introduction to Manuscript Studies. Ithaca: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-3863-9.
  • Eisenlohr, Erika (1996), "Die Kunst, Pergament zu machen", in Lindgren, Uta, Europäische Technik im Mittelalter. 800 bis 1400. Tradition und Innovation (4th ed.), Berlin: Gebr. Mann Verlag, pp. 429–432, ISBN 3-7861-1748-9
  • Murray, Fiona, "Parchment Craft" in Australian Paper Crafts, No 23 2003, Pride Publishing, Rozelle NSW, pp. 10–13
  • Reed, Ronald. (1975). The Nature and Making of Parchment. Leeds, England: Elmete Press
  • Roberts, Colin H.; Skeat, T. C. (1983), The Birth of the Codex, London: Oxford University Press, ISBN 0-19-726024-1

Notoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads