Perpinjano

komunumo en la departemento Orientaj Pireneoj de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Perpinjano
Remove ads

Perpinjano (france Perpignan, katalune Perpinyà) estas urbo en la sudo de Francio, proksima de la landlimo de Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Pyrénées Orientales (aŭ Nord-Katalunio) kaj de la regiono Rusiljono.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Perpignan (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj Perpignan, Administrado ...
Thumb
Ĝenerala vidaĵo de Perpinjano de la palaco de la reĝoj de Majorko. Malproksime, la katedralo. Dekstre, la sonorilejo de la preĝejo Real

Perpinjano ĉefe estas konata pro ĝia tipe Kataluna etoso. Perpinjano estas origine, de la mezepoko, Kataluna urbo kaj ĝi situas je la franca parto de tiu ĉi historia areo. En 2008 oni ĝin nomis oficiale la Ĉefurbo de la Kataluna Kulturo. Perpinjano troviĝas je proksimume 15 km de la Mediteraneo kaj kaj je proksimume 60 km de la Pireneoj. Apud la urbo troviĝas la por katalunoj sankta monto Pic du Canigou. La klimato en Perpinjano estas suna. Ĝi nombras pli ol 300 "sunotagoj" jare kaj apartenas al la plej varmaj urboj de Francio.

Perpinjano havas internacian flughavenon kaj estas la fina punkto de la rapidtrajno TGV. Oni konstruas momente (junio 2011) rapidtrajnon inter Perpinjano kaj Barcelono. En la urbo loĝas proksimume 116 700 homoj (2004). En la aglomeraĵo loĝas entute pli ol 300 000 homoj kaj tiu ĉi nombro plu kreskas. La universitato de Perpinjano nomiĝas Université de Perpignan Via Domitia (UPVD). La nomo Via Domitia referencas al la unua Romia ŝoseo, kiun oni konstruis en Galicio.

Thumb
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
Remove ads

Historio

Thumb
Historia mapo de Perpinjano en Rusiljono

Famuloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads