Perudyptes

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Perudyptes estas baza pingveno el meza Eoceno, kuŝejo Paracas de Peruo.[1][2]

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Perudyptes devriesi estas baza pingveno el meza Eoceno (~42 Ma) kuŝejo Paracas de Peruo. Tiu nova malkovro eble plenigas ĉefan filogenetikan kaj stratigrafian vakuon (~20 milionoj da jaroj) inter la plej fruaj fosiliaj pingvenoj (Waimanu manneringi kaj Waimanu tuatahi, ~58–61.6 Ma) kaj la venontaj plej aĝaj partaj skeletoj.

La kranio de Perudyptes karakteriziĝas de profunda temporaj truoj kaj longeca, mallarĝa beko kiu diferencas el aliaj registritaj prapingvenoj en ties mallonga makzela simfizo. La skeleto de flugiloj de Perudyptes konservas kombinon de pleziomorfaj karakteroj observitaj ankaŭ en la baza pingveno Waimanu kaj derivaj karakteroj kunhavataj kun pliaj krucaj pingvenoj.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads