Peter Turkson

ganaa katolika kardinalo From Wikipedia, the free encyclopedia

Peter Turkson
Remove ads

Peter Kodwo Appiah Turkson (n. la 11-an de oktobro 1948) estas ganaa kardinalo de la Romkatolika Eklezio. Li estas la prezidanto de la Papa Konsilantaro de Justeco kaj Paco ekde lia nomumo fare de Benedikto la 16-a je la 24-an de oktobro 2009. Li funkciis kiel Ĉefepiskopo de Cape Coast kaj estis levita al la kardinaleco fare de Johano Paŭlo la 2-a en 2003, kaj estas vaste rigardata kiel papigebla.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Turkson naskiĝis en Wassa Nsuta en okcidenta Ganao al metodista patrino kaj katolika patro. Li estas la kvara infano inter dek infanoj. Lia patrino vendis legomojn en la bazaro kaj lia patro laboris kiel ĉarpentisto. Li havis patraflankan onklon kiu estis islamano. Li studis en la seminario de Sankta Teresa en la Amisano proksime de la urbo Elmina en la Centra Regiono de Ganao kaj poste en la seminario St. Anthony-on-Hudson en Rensselaer, Novjorkio, kie li magistriĝis en teologio. Dum tiu tempo li ankaŭ prenis someran kurslaboraĵon en la Novjorka Ŝtata Universitato en Albany. Li estis ordinita la 20-an de julio 1975.

Thumb

Turkson estis profesoro ĉe la seminarieto de Sankta Teresa de 1975 ĝis 1976, el kie li eniris la Pontifikan Biblian Instituton en Romo, gajnante licencion je sankta skribo en 1980. Li revenis al Skt. Teresa dum jaro, 1980-81, kaj iĝis vic-rektoro en la seminario de Skt. Peter en 1981. Li ankaŭ eklaboris en paroĥo proksima al la seminario. De 1987 ĝis 1992, li faris doktorajn studojn en sankta skribo ĉe la Pontifika Biblia Instituto.

La 6-an de oktobro 1992, Turkson estis nomumita Ĉefepiskopo de Cape Coast fare de Johano Paŭlo la 2-a. Li ricevis sian episkopan konsekron je la 27-a de marto 1993 fare de Ĉefepiskopo Dominic Kodwo Andoh, kun ĉefepiskopoj Peter Poreku Dery kaj Peter Kwasi Sarpong funkciantaj kiel kunkonsekrantoj. Li funkciis kiel Prezidanto de la Ganaa Katolika Episkopa Konferenco de 1997 ĝis 2005, kaj kiel kanceliero de la Katolika Universitato de Ganao) ekde 2003.

Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin kardinalo la 21-an de oktobro 2003 dum sia lasta konsistorio, formala asembleo de la kardinala kolegio de la Katolika Eklezio. Turkson estas la unua ganaa kardinalo kaj estis unu el la elektantoj kiuj partoprenis en la konklavon de 2005 kiu elektis Benedikton la 16-an. Li estis priskribita kiel "unu el la plej energiaj ekleziestroj de Afriko" de The Tablet, katolika revuo Londona.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads