Petr Ginz
ĉeĥa esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Petr GINZ (naskiĝis la 1-an de februaro 1928, mortis la 28-an de septembro 1944 en Aŭŝvico) estis ĉeĥa knabo de duonjuda deveno, filo de la geesperantistoj Ota Ginz kaj Marie Ginzová.
Remove ads
Biografio
Vivo
Peter Ginz naskiĝis en la familio de Otto Ginz, judo kiu laboris kiel direktisto en la eksporta fako de kompanio de la teksa industrio. Otto Ginz estis pasia esperantisto kaj ekkonis en "internacia Esperanto-kongreso en Prago" (temis pri la UK 1921 en Prago)[1] Marie Dolanská, kiu post la edziniĝo nomiĝis Marie Ginzová kaj poste ankoraŭ judigis sian personan nomon al Miriam. Ili havis du gefilojn, Petr Ginz kaj Eva Ginzová (kiu naskiĝas en 1930; ŝi poste ŝanĝos sian nomon al חוה [Ĥava] aŭ Chava Pressburger).
Terezin kaj Aŭŝvico
La vivo de la familio Ginz ŝanĝiĝis en la komenco de la Dua Mondmilito. La germanaj rasaj leĝoj petis ke la infanoj kiuj devenas de interetnaj geedziĝoj estu deportataj en koncentrejojn post la dekkvarjariĝo. En oktobro 1942 Petr devis disiĝi de sia familio kaj li estis deportata kun lia patro en la koncentrejon de Terezin. Lia fratino Eva sekvis ilin post unu jaro kaj duono, en majo 1944.
En la koncentrejo, Petr estis tre aktiva kaj fondis redaktistaron de judaj knaboj kadre de kia li verkis la semajnan revuon "Vedem" ("Ni gvidas, ni venkas") aparte por judaj infanoj de la koncentrejo, kiu aperadis dum du jaroj. Ĝi aperis ĉiuvendrede kaj estis manskribata kaj ornamigata per liaj desegnaĵoj. Kiam Eva Ginzová eniris Terezinon, ŝi estis surprizata vidi ke ŝia frato estas tre respektata kaj admirata de la aliaj infanoj, kaj ankaŭ ĉiuj plenkresuloj konis lin.
La 28-an de septembro 1944 Peter Ginz estis deportata en unu el la lastaj transportoj el Terezin al Aŭŝvico kaj gasmortigata tuj post la alveno.
Remove ads
Petr Ginz kaj Esperanto

Petr ĉirkaŭ la jaro 1940, pli-malpli 12-jara
Petr mem estis denaska esperantisto. En la geto Terezín li komencis verki laŭmemore Esperanto-ĉeĥan vortaron[2].
Pri Petr Ginz aperis granda ĉefartikolo en Israela Esperantisto, n-ro 141 (jen en arkivigo), kaj porteto kaj desegnaĵo de okupis la tuta titolpaĝon de tiu monata numero. Ankaŭ en Esperanto-Brno aperis teksto rilate al prelego pri li (vidu sube).
Lia fratino Eva, kiu ankaŭ scipovis Esperanton kaj post la milito post edziniĝo kaj elmigro al Israelo ŝanĝis sian nomon al Chava Pressburger ([Ĥava Presburger]), eldonigis en 2005 la intiman taglibron de ŝia frato kiun oni retrovis en 2003, sub la ĉeĥa titolo Deník mého bratra, kaj poste tradukita en Esperanto sub la titolo Taglibro de mia frato. Aperis tradukoj, i.a. en la angla, franca kaj nederlanda.[3]
Rakonto de Vlastimil Novobilský pri la patro
Vlastimil Novobilský en sia artikolo Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio dekomence publikigis koncizan biografion pri Ota Ginz, patro de Petro Ginz, mortinta en la koncentrejo Terezín, kiu tutmonde famiĝis kiam la kosmonaŭto Ilan Ramon portis desegnon lian en la raketoplano Columbia februare 2003, kiu siavice eksplodis. La kerno de la kontribuo estas intervjuo respondita de Ota Ginz en 1973. En ĝi Ginz parolas pri siaj unuaj rilatoj kun Esperanto, la sukceso de gazetara servo el Prago, kiu havigis sekvan sukceson de kursoj kaj aliaj agadoj, kaj de asociaj oficejo kaj librovendejo, siaj tradukoj al kaj el Esperanto, sia posta agado el Israelo ktp. Fine li respondis al tri specifaj demandoj pri eternaj komencantoj, Esperanto-libroj kaj siaj interesaj travivaĵoj.[4]
Remove ads
Petr Ginz kaj Arto

Lia desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno, kiun li desegnis en Prago, fariĝis internacia simbolo de Holokaŭsto. Kopion de la desegnaĵo kunprenis la israela astronaŭto Ilan Ramon al la spacnavedo Columbia, por ke la simbolo de holokaŭsto kaj de revo pri la kosmo efektive flugu en la kosmon, sed la surteriĝo de la spacnavedo estis tragedia, ĉiuj pereis. La originalo estas prezentita en Jad Vaŝem.
Komence de 2005 la Ĉeĥa Poŝto eldonis poŝtan memorfolieton kun la fama bildo, kaj oni donis la nomon de Petr Ginz ankaŭ al unu el la asteroidoj.
Verkaro
Petr estis tre talenta knabo, kiu revis pri vojaĝoj sur maroj kaj en kosmo. Li ĉefe amis verkojn de Jules Verne kaj inspiriĝis el la stilo de lia verkaro. Li verkis poemojn, novelojn kaj entute ok romanojn[5] inter ili El Prago al Ĉinio, La sorĉisto de la Atlasa Montaro, Vojaĝo al la centro de la Tero, Ĉirkaŭ la Tero en unu sekundo kaj Vizito el prahistorio. El tiuj romanoj nur la lasta konserviĝis. Temas alegorie pri la kreskado de la naziismo kaj ĝia krepusko. Návštěva z pravěku (Vizito el prahistorio) eldonis Societo Franz Kafka - romano de la 13-jara Petro inspirita de Jules Verne.
Li ankaŭ postlasis multajn desegnaĵojn, leterojn al la gepatroj kaj taglibron. Pri la familio Ginz ekzistas fotoj ankaŭ en la Juda Muzeo en Prago. En 1956 liaj desegnaĵoj kaj rakontoj estis donacitaj al Jad Vaŝem, la muzeo pri la Holokaŭsto en Jerusalemo, kaj tie ricevis specialan lokon[5].
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads