Petro Orseolo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Petro Orseolo
Remove ads

Petro Orseolo malofte Petro la 1-a (Hungario) estis hungara reĝo, kiu regadis dufoje: inter 1038-1041 kaj inter 1044-1046.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Li naskiĝis en Venecia respubliko en 1011. Lia patro estis doĝo, la patrino estis fratino de Stefano la 1-a (Hungario). En 1026 pro politikaj aferoj Petro devis rifuĝi al Hungario. Stefano nomumis Petron sia posteulo, ĉar li ne fidis siajn rektajn idojn. Petro iĝis reĝo en 1038 kaj daŭris laboron de Stefano. Enlande la kristanismo firmiĝis, eksterlande li donis helpon al Ĉeĥio, Pollando kaj Bulgario. Liaj fideluloj estis precipe italoj, kio ne plaĉis al la hungaroj. Puĉo okazis, Petro rifuĝis al lia malamiko Henriko la 3-a, la nova reĝo estis Samuel Aba. Helpe de Henriko Petro reakiris la tronon, sed Hungario iĝis feŭdo de la germanoj. En 1046 okazis la dua puĉo. Petro estis blindigita. La baldaŭa morto estas nebula. Li entombiĝis en Pécs.

Thumb
Petro Orseolo feŭdas Hungarion al Henriko la 3-a

Laŭ legendo, Judith von Schweinfurt edziniĝis en Hungario al Petro Orseolo. Tiu tamen mortis jam 1046.


Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads