Phapitreron
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Brunaj kolomboj estas membroj de la genro Phapitreron en la familio Columbidae. Ilia ordinara nomo referencas ilian ĝeneralan brunan koloraron. Ili estas endemiaj de Filipinoj. Ĉiuj brunkolomboj estas arboloĝantaj, sed la diferencaj specioj okupas diferencajn tipojn de arbaraj habitatoj; kelkaj estas pli limigitaj al praarbaroj, dum aliaj uzas duarangajn arbarojn kaj alitipajn arbarojn. Ilia ĉefa dieto estas fruktoj. Ili kutime estas solece en siaj kutimoj kaj povas esti evitemaj. Kelkaj specioj en tiu genro havas rimarkindajn blankanigrajn striojn en siaj vizaĝoj kaj irizecajn kolplumojn. Maskloj kaj inoj aspektas simile.
Remove ads
Taksonomio
La genro Phapitreron estis enkondukita en 1854 fare de la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte por la Blankorela brunkolombo (Phapitreron leucotis).[1][2] La genronomo Phapitreron kombinas la genronomon Phaps enkondukita de la angla natursciencisto Prideaux John Selby en 1835 por la bronzflugilaj kolomboj kun la verto de la antikva greka trērōn kun la signifo "kolombo".[3]
La genro enhavas kvar speciojn:[4]
- Blankorela brunkolombo (Phapitreron leucotis)
- Ametista brunkolombo (Phapitreron amethystinus)
- Grizkapa brunkolombo (Phapitreron cinereiceps)
- Mindanaa brunkolombo (Phapitreron brunneiceps) – disigita el la Grizkapa brunkolombo
Kelkaj ornitologoj disigis du el la supraj specioj:[5]
- Sablorela brunkolombo (Phapitreron nigrorum) – disigita el la Blankorela brunkolombo[6]
- Mallongbeka brunkolombo (Phapitreron brevirostris) – disigita el la Blankorela brunkolombo[7]
- Cebua brunkolombo (Phapitreron frontalis) – disigita el la Ametista brunkolombo; listigita kiel EDGE specio fare de la Zoological Society of London[8] kaj kiel Draste endanĝerigita fare de IUKN.[9]
- Grizbrusta brunkolombo (Phapitreron maculipectus) – disigita el la Ametista brunkolombo[10]
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



