Fodilostrigoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Fodilostrigoj
Remove ads

Fodilostrigoj (Phodilus) estas genro de malnovmondaj strigoj en la familio Titonedoj (Tytonidae). La difinaj trajtoj de la fodilostrigoj estas iliaj pli malgrandaj korpoj, kompare kun la turstrigoj Tyto en la sama familio, kaj iliaj U- aŭ V-formaj vizaĝoj.[1] Ĉi tiuj strigoj troveblas tra suda Azio de suda Barato kaj Srilanko ĝis Indonezio ene de arbaroj kaj herbejaj ekosistemoj.[1]

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Taksonomio kaj sistematiko

La genro Phodilus estis priskribita de la franca zoologo Isidore Geoffroy Saint-Hilaire en 1830.[2] Plimulto de taksonomiistoj inkludas du vivantajn speciojn en la genron; tria iame inkludita estas nun translokigita en Tyto.[3][4] La genronomo devenas el la grekaj vortoj fōs por "lumo" aŭ "taglumo" kaj deilos por "timida" aŭ "malkuraĝa".[5]

Pliaj informoj Bildo, Scienca nomo ...

La Itombva turstrigo (Tyto prigoginei) estis iam klasita en tiu ĉi genro kiel Konga strigo, sed morfologia pruvaro montris, ke ĝi estas membro de la genro Tyto.[3][4]

Remove ads

Aspekto

Kvankam fodilostrigoj estas tipe pli malgrandaj, 22–29 cm longaj, ili iom similas al la turstrigoj.[1] Aliaj trajtoj de la fodilostrigoj estas grupoj de plumoj, kiuj similas orelojn, kaj dividita vizaĝdisko.[1] Fodilostrigoj estas priskribitaj ankaŭ kiel havantaj U- aŭ V-formajn vizaĝojn.[1][3] La flugiloj estas rondetaj; tiuj kaj ilia vosto estas kaŝtanbrunaj, kun kelkaj mallarĝaj, malhelaj strioj.[6] Iliaj tarsoj, aŭ krurostoj, estas relative mallongaj kaj plene plumkovritaj ĝis la artiko.[3] Iliaj piedfingroj estas flavecbrunaj kun palaj ungegoj.[3] Ilia gorĝo havas kreman koloron kaj iliaj subaj partoj ofte estas pale flavecbrunaj, kun nigrecbrunaj makuloj.[3]

Remove ads

Distribuado kaj habitato

La fodilostrigoj troveblas en regionoj de Barato ĝis Sudorienta Azio kaj Indonezio.ref name=":0" /> Estas necerte kie iliaj prapatroj vivis, ĉar la filogenetiko de ĉiuj specioj de fodilostrigoj ne estis ekzamenita.[7] Ĉi tiuj strigoj troveblas en kaj arbaroj kaj herbejoj, sed estas sufiĉe disaj en sia distribuo.[7] Tamen, ilia ĉefa vivejo estas ene de densaj ĉiamverdaj arbaroj, kie la strigoj povas ripozi dumtage en malfermaĵo de arbotrunkoj aŭ branĉoj ŝirmitaj de palmarbaj folioj.[1] Ili ofte troviĝas ripozantaj ne pli ol 2 m super la tero.[1] Ili estas plej vundeblaj en ĉi tiu stato kaj ne tre atentaj.[1]

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads