Turstrigo (genro)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Turstrigo (genro)
Remove ads

Turstrigoj (Tyto) estas genro de noktaj grandaj aŭ mezgrandaj rabobirdoj havantaj korforman kapfasadon. Tiu ĉi estas unu el la genroj de Strigoformaj birdoj kaj de la familio de Titonedoj. La titonedoj inkludas du subfamiliojn: Tytoninae kaj Phodilinae, ambaŭ kun po ununura genro.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionTurstrigoj, Biologia klasado ...
Remove ads

Priskribo

La Turstrigoj estas tre disvastigataj; ili forestas nur el la norda ekstremo de Nordameriko, el Saharo kaj el kelkaj areoj de Azio. La plej parto de la 14 specioj de turstrigoj estis malmulte pristudata kaj kelkaj, kiel Tyto soumagnei, apenaŭ estis vidataj post ties malkaŝo; la ordinara turstrigo (Tyto alba) tamen estas unu de la specioj plej bone konataj de turstrigoj. Kvin specioj de titonedoj estas minacataj, kaj kelkaj insulaj specioj formortis, kiel Tyto letocarti. La turstrigoj estas ĉefe noktemaj kaj ne migrantaj; ili vivas solaj aŭ laŭ paroj.

Ekzistas konsiderinda vario de grandeco kaj koloro inter la multaj specioj kaj subsubspecioj, sed plej multaj estas inter 33 kaj 39 cm longaj, kun enverguroj variantaj de 80 ĝis 95 cm. La plumaro sur la kapo kaj dorso estas makuleca nuancogamo de griza aŭ bruna; tiu sur la subaj partoj varias de blanka ĝis bruna kaj foje estas makuleca per malhelaj markoj. La vizaĝa disko estas karakterize granda kaj korforma, kun blanka plumaro ĉe plej multaj subspecioj. Ĉi tiu strigo ne huadas, sed eligas strangan, longedaŭran fajfkriegon.

La specioj de ĉi tiu genro estas noktemaj tra plejparto de sia teritorio, sed en Britio kaj kelkaj Pacifikaj Insuloj, ĝi ankaŭ ĉasas tage. Turstrigoj specialiĝas pri ĉasado de bestoj sur la tero, kaj preskaŭ ilia tuta manĝaĵo konsistas el malgrandaj mamuloj, kiujn ili lokalizas per sono, ĉar ilia aŭdo estas tre akra. La strigoj kutime pariĝas porvive krom se unu el la paro estas mortigita, post kio nova paro povas formiĝi. Reproduktado okazas je diversaj tempoj de la jaro, laŭ la loko, kun ovodemetado, averaĝe de ĉirkaŭ kvar, en nesto en kava arbo, malnova konstruaĵo aŭ fendeto en klifo. La ino faras la tutan kovadon, kaj ŝi kaj la strigidoj dependas de la masklo por manĝaĵo. Kiam granda nombro da malgrandaj predoj estas facile haveblaj, la populacioj de turstrigoj povas rapide kreski, kaj tutmonde la turstrigo estas listigita kiel Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo. Kelkaj subspecioj kun limigitaj teritorioj estas pli minacataj.

Remove ads

Taksonomio

La genro Tyto estis enkondukita en 1828 de la sveda natursciencisto Gustaf Johan Billberg kun la Tyto alba kiel la tipa specio.[1][2] La nomo devenas de la antikva greka tutō signifanta "strigo".[3]

La ordinata turstrigo (Tyto alba) estis iam konsiderata kun tutmonda distribuado kun ĉirkaŭ 28 subspecioj.[4] En la listo de birdoj subtenita de Frank Gill, Pamela Rasmussen kaj David Donsker je la konto de la Internacia Ornitologia Komitato (IOC) la genro estas nun disigita en kvar specioj: la okcidenta turstrigo (Tyto alba) (10 subspecioj), la Amerika turstrigo (Tyto furcata) (12 subspecioj), la orienta turstrigo (Tyto javanica) (7 subspecioj) kaj la Andamana maskostrigo (Tyto deroepstorffi).[5] En tiu artikolo oni sekvas tiun aranĝon. Subtenon por tiu disigo havigis studo de molekula filogenetiko fare de Vera Uva kaj kunlaborantoj publikigita en 2018, kiu komparis la DNA sekvencojn de tri mitokondriaj kaj unu nuklea genlokoj.[6] Tiun disigon adoptis aliaj taksonomiaj fakuloj kiel la Usona Societo de Ornitologoj kaj la Clements Checklist of Birds of the World subtenita de membroj de Cornell Universitato en 2024,[7][8] sed maje 2025 ankoraŭ estas akceptota de la listo subtenita de BirdLife International, kiu estas uzata de la Internacia Unio por Konservado de Naturo.[9]

Remove ads

Nuntempaj specioj

Oni agnoskis jenajn dek sep specioj:[5]

Pliaj informoj Bildo, Ordinara nomo ...

Referencoj

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads