Pilzeno

distrikta urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Pilzenomap
Remove ads

Plzeň Pri tiu ĉi sono aŭskultu (germana: Pilsen, esperanto: Pilzeno - vidu Rimarkojn) estas regiona kaj distrikta urbo de memstara distrikto Plzeň-urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio super kunfluiĝo de riveroj Mže, Radbuza, Úhlava kaj Úslava. La urbo kun 187 928 loĝantoj (2025) estas mondfama pro sia biero (Prazdroj [= pra-fonto], Gambrinus) kaj pro la maŝinfabriko Škoda. En la kvartalo Bory troviĝas ŝtata malliberejo por pezaj krimuloj. En 2015 Plzeň kune kun la belgia urbo Mons estis la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.

Thumb
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Thumb
Plzeň vidata de Zoologia ĝardeno

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Losiná, Chrást, Zruč-Senec, Nová Ves, Dobřany, Starý Plzenec, Letkov, Kyšice, Dýšina, Útušice, Štěnovice, Druztová, Město Touškov, Líně, Čeminy, Chotíkov, Vochov, Vejprnice kaj Třemošná.

Remove ads

Historio

La urbo estis fondita en 1290. En 1468 estis en Plzeň eldonita la unua ĉeĥlingva presita libro "Trajánská kronika". La ĉefa historia memorindaĵo estas la arkidekana gotika katedralo de Sankta Bartolomeo el la 14-a jarcento, kies turoj estas la plej altaj kirkaj turoj de Ĉeĥio (102 metroj). En 1599 kaj 1600 Pilseno estis rezidejo de la bohemia reĝo Rudolfo la 2-a.

La blazono de Pilseno enhavas kristanan krucon kun la latina devizo "In hoc signo vinces" (= "en tiu signo vi venkos"). Tiu devizo laŭlegende aperis al la romia imperiestro Konstanteno.

Remove ads

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Remove ads

Vidindaĵoj

La historia urbokerno estas proklamita kiel urba monumentrezervejo. Sur teritorio de la urbo kroma troviĝaj kelkaj aliaj vilaĝaj monumentrezervejoj kaj urbaj kaj vilaĝaj monumentzonoj.

  • Gotika katedralo de sankta Bartolomeo (el 1292) kun 102 m alta turo, la plej alta en Ĉeĥio (alireblas ankaŭ belvidejo en alto de 62 m, al kiu kondukas 301 ŝtupoj)
  • eksa franciskana monaĥejo kun preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
  • renesanca urbodomo el 16-a jarcento, ornamita de sgrafitoj
  • baroka dominikanina monaĥejo kun preĝejo de Sankta Anna el 1711-1714, rekonstruita en 1805-1807 je lernejo, nuntempe Ŝtata scienca biblioteko
  • Teatro de Josef Kajetán Tyl
  • Granda sinagogo kaj malgranda sinagogo
  • Historia subterejo
  • Okcidentbohemia muzeo
  • Bierfareja muzeo
  • Monumento al viktimoj de malbono kaj uniketosa medita ĝardeno en Plzeň-Doudlevce

Transporto

En Plzeň estas vojkruco de kvin fervojaj linioj:

Tramtransporto en Plzeň funkcias ekde la 29-a de junio 1899.

Ĝemelurboj

Famaj personoj

En la urbo naskiĝis

En la urbo studis aŭ agadis

Remove ads

Vidu ankaŭ

Esperanto en la urbo

En Plzeň aktivas unu el plej malnovaj Esperanto-kluboj en la lando (fondita en 1905). Rudolf Novák movade aktivis kaj antaŭenigis Esperanton tie en la frua 20-a jarcento.

Rimarkoj

La formo Pilzeno estas uzita en jenaj libroj:

  • Enciklopedio de Esperanto, Budapest 1935, p. 294, vidu Frua Esperanto-gazetaro
  • Kamarýt, Stanislav: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983 (uzita 29-foje)
  • Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Hamburg 1999, p. 576
  • Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Hamburg 2007, p. 1050
  • Eichholz, Rüdiger: Esperanta Bildvortaro, Ontario 1988, p. 93/40
  • Desmet', Petro - Horváth, Jozefo: Bildvortaro, Antverpeno 2012, p. 247/21
  • Schicke, Harald: Germanaj biero kaj bierkulturo, Bánská Bystrica 2006, p. 5 kaj 43
  • Pilzeno vokas vin! - invitilo al Renkonto Pilzeno 1967
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads