Pinaloj
ordo de gimnospermoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La pinaloj (latine Pinales) estas konifera ordo el gimnospermoj. Tiu ordo entenas 3 familiojn, 18 genrojn kaj preskaŭ 300 speciojn[2]. Ĝia tipa genro estas pino[3].
La distingiga trajto estas la reprodukta strukturo konata kiel strobilo; ĝin produktas ĉiuj pinaloj. En la ordo estas ĉiuj vivantaj koniferoj, kiel la cedro, pino, piceo, abio, lariko, sekvojo, cipreso, junipero, kaj taksuso. Iuj fosiliaj koniferoj tamen apartenas al aliaj ordoj en la divizio de la pinofitoj.
Pasintece oni donis al la taksusoj apartan ordon (ordo Taksales), sed lastatempaj geno-esploroj indikas ke la taksusoj estas monofilumaj kun la aliaj koniferoj, kaj oni sekve nun metas ilin inter la pinaloj.
Remove ads
Taksonomio
Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (1 apr. 2020)[4],[2], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Gymnospermae - gimnospermoj
- Pinales Gorozh. - pinaloj
- Pinaceae Spreng. ex Rudolphi - pinacoj
- Abies Mill. - abio
- Cathaya Chun & Kuang - katajao
- Cedrus Trew - cedro
- Keteleeria Carrière - ketelerio
- Larix Mill. - lariko
- Nothotsuga H. H. Hu ex C. N. Page - notocugo
- Picea A. Dietr. - piceo
- Pinus L. - pino
- Pseudolarix Gordon - pseŭdolariko
- Pseudotsuga Carrière - pseŭdocugo
- Tsuga (Endl.) Carrière - cugo
- Sciadopityaceae Luerss. - sciadopitiacoj
- Sciadopitys Siebold & Zucc. - sciadopitio
- Taxaceae Gray - taksusacoj
- Pinaceae Spreng. ex Rudolphi - pinacoj
- Pinales Gorozh. - pinaloj
Remove ads
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



