Pinkardelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Pinkardelo (Spinus pinus, iam Carduelis pinus), estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.
Remove ads
Aspekto
Plenkreskuloj estas brunaj en supraj partoj kaj palaj en subaj partoj, kun forta strieco. Ili havas mallongan forkoforman voston. Ili havas flavajn makulojn en flugiloj kaj vosto, ne ĉiam videblaj; krome ili ŝajnas tre malgrandaj striecaj paseroj.
Disvastiĝo kaj vivejo
Ties reproduktaj biotopoj troviĝas en Kanado, Alasko kaj la okcidentaj montoj kaj nordaj partoj de Usono. La nesto estas bone kaŝita sur horizontala branĉo de arbo, ofte konifero.
La migrado de tiu nearktisa birdo estas tre varia, probable rilata al manĝodisponeblo. Grandaj kvantoj de birdoj povas moviĝi suden kelkajn jarojn; kaj neniaj aliajn.
Subspecioj
Estas tri agnoskataj subspecioj:
- Spinus pinus macropterus - Norda Baja California al nordo de orienta kaj centra Meksikio
- Spinus pinus perplexus - Suda Meksikio al Gvatemalo
- Spinus pinus pinus - Kanado, Usono kaj centra Meksikio
Kutimaro
Manĝo

Tiuj birdoj manĝas en arboj, arbustoj kaj herboj. Ili manĝas ĉefe semojn, plantopartojn kaj kelkajn insektojn. Vintre ili ofte manĝas en miksitaj kunmanĝantaroj kiuj inkludas ekzemplerojn de Amerika kardelo kaj de Flamkardelo.
Malgrandaj semoj, ĉefe de kardo, ruĝa alno, betulo kaj piceo faras majoritaton de la dieto de la Pinkardelo. Somere ili manĝas insektojn, ĉefe afidoj, per kiuj ili manĝigas la idojn, sed semoj hegemonias en ilia dieto.
Remove ads
Konservostatuso
Kvankam konsiderata la plej komuna fringedo de Vaŝingtonio, la Pinkardelo suferis gravan jaran malpliiĝon en populacio el 1966, laŭ la Breeding Bird Survey. Pro la subitapera naturo de tiu specio, la populacioj ege varias el jaro al jaro, kaj tendencoj malfacile interpreteblas. Parazitado fare de la Brunkapa molotro povas draste efiki kontraus la produktiveco de la Pinkardelo, kaj arbarfragmentado pliigis sian kontakton kun la molotroj. Pluhavi grandajn arbarerojn de koniferoj helpus pluhavi tiun birdon kiel komuna.
Remove ads
Interesaj informoj pri la Pinkardelo
• La angla nomo Siskino devenas el ties sono aŭ ĉirpado. Laŭ tio la anglalingva komuna nomo de tiu birdospecio estas fakte “pinĉirpulo”
• Pinkardelo estas tre socia birdo. Ili konstruas nestojn apudajn unu al alia, kun eĉ nur malmulte inter ili.
• Kiam manĝas en koniferoj, la Pinkardelo kutime pendas kapalteren el arbopintoj.
Origino kaj parencoj
• La Verda kardelo, S. spinus estas praulo de la Pinkardelo, Dominga kardelo, S. dominicensis, kaj de la Nigrakrona kardelo, S. atriceps. La subspecio S. pinus perplexus povus esti pli proksima al la S. atriceps; ili ambaŭ loĝas en la altebenaĵo de Gvatemalo kaj Meksiko.[1]
Referencoj
Plia legado
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




